Kia perspektivo por lingvotestado en Esperantio?
La sukcesa simpozio ĉe Kultura Centro Esperantista okupiĝis ankaŭ pri didaktiko kaj specife pri lingvotestado.
La sukcesa simpozio ĉe Kultura Centro Esperantista okupiĝis ankaŭ pri didaktiko kaj specife pri lingvotestado.
En la simpozio organizita de Kultura Centro Esperantista sub la aŭspicio de la Esperanta Civito hieraŭ kaj hodiaŭ estis la vico de tri prelegantoj kiuj aktivas en aŭ apud la Universala: eksestrarano Orlando Raola, la responsulo de KOSMO Francesco Maurelli, la komisiito pri informado Lu Wunsch-Rolshoven.
Sennacieca Asocio Tutmonda havis 680 membrojn en 2006, laŭ komuniko de ĝia tiama prezidanto. La lasta numero de “Sennaciulo” raportas pri 370 membroj, el kiuj 251 repagis sian kotizon kaj 101 pagis nur por 2023, do malfruas por 2024.
Retrospektive brila, kelkloke eĉ dokta, ankaŭ la tria hodiaŭa prelego en la simpozio de KCE pri “Horizontoj de la nuna Esperantio”, fare de c-ano Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de “Literatura Foiro”.
Dum du jardekoj for de la malnova Esperantio, reaperis Jerzy Leyk danke al la nova, prelegante hodiaŭ en la simpozio de Kultura Centro Esperantista pri la provoka temo “Kiam malaperis la Esperanto-movado? Kiu perspektivo nun?”. La interveno de d-ro Leyk konsistis el tre profunda retrospektivo, sed multe pli prudenta prognozo.
D-ino Perla Martinelli inaŭguris hodiaŭ matene la longan vicon de prelegoj dum la simpozio organizita de Kultura Centro Esperantista sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Eksa sekretario de la Akademio de Esperanto kaj nuna dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio, c-ino Martinelli estas la plej kompetenta por pritrakti la temon “Lingvaj institucioj: ĉu aktualaj post jardeko?”.
La simpozio pri “Horizontoj de la nuna Esperantio” ekas en Ĉaŭdefono ĉe Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Dum tri plenaj tagoj (1-3 novembro 2024) dekduo da elstaraj aktivuloj faros la punkton pri la perspektivoj de la esperantlingva komunumo en la venonta jardeko.
Estas dissendata la oktobra numero de “Heroldo de Esperanto” (2359), luita de la Esperanta Civito por prezenti la kandidatlistojn kaj la programojn al ili kuplitaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2024. Temas pri tradicio ekinta en 2001, atestanta la konfidon al nia paktinta establo, specife al la profesieco de ĝia redakcio.
Koincide kun la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito (2025-29) la paktinta establo Esperanta Naturamikaro organizos en Malago la unuan Andaluzan Esperanto-Rendevuon, 29-31 marto 2025, kun alvenoj vendredon la 28an. La parlamenta sesio mem disvolviĝos lundon la 31an matene en tre digna palaco.
La Formiketoj (organiza teamo de NaturAmika KulturSemajno en Esperanto) nome de Esperanta Naturamikaro kaj sub la aŭspicio de la Esperanta Civito realigis tre interesan semajnfinon en Barcelono kaj provinco, kun vizito en tri bibliotekoj, akompane de ĉiĉeronado en nia transnacia lingvo.
Plej varia la lasta tago de la tria NAKSE en Toso-de-Maro: Raya Androvska prezentis ŝtofajn artaĵojn el Orienta Afriko (ne la eksitala), kie ŝi longe vivis; Nan Wang Matthias logis multajn al ĉigongo; Rubèn Fernández brile kaj sinteze profilis la katalunan lingvon (bone ke Alfons Tur, prezidanto de KEA, rezignis prelegi pri la temo); du aliaj katalunoj, Antonio Badia kaj Petro Martín, gvi
Post la hieraŭo dediĉita al ekskursoj, hodiaŭ NAKSE revenis al prelegoj, kiuj tuŝis plej varian temaron: esperanta literaturo, botaniko, Istanbulo, la esperanto-muzeo en Katalunio. Por konkludi vespere per la koncerto de JoMo.