Ni krias: "Afrikaj insurgentoj!"
En Afriko praktike neniu defendas Renaton Corsetti kaj liajn kunsocietanojn. Timida voĉo el Benino ricevis lavangon da fajfoj. Rumonge-fideluloj (?) silentas, eble en atendo ke la fulmotondro pasos. Sed ja temas pri ciklono, en kies okulo situas la pinto de vulkano, kaj sur ĝi sidas Corsetti kaj Buller.