Bondezire al Dalai-Lama
Morgaŭ Dalai-Lama iĝos 75-jara, kaj en Esperantio kelkaj gesenatanoj de la Verda grupo sendas al li aparte siajn bondezirojn.
Morgaŭ Dalai-Lama iĝos 75-jara, kaj en Esperantio kelkaj gesenatanoj de la Verda grupo sendas al li aparte siajn bondezirojn.
Jam kvar landajn asociojn, en tri kontinentoj, prezidas/is persono kiu havas la esperantan civitanecon. Unu el ili, en Eŭropo, jam spertis du prezidantojn kun la esperanta civitaneco, kaj ekde 26 junio 2010 ĝi enkalkulas du komitatanojn.
En 1910 sescento da fervoruloj fondis la Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan en Parizo, kun la (eĉ etimologie komprenebla) entuziasmo de la kredantoj ĵus benitaj de Pio X, la unua papo agnoskinta la valoron de nia lingvo, precipe danke al la envatikana laboro de mons. Luigi Giambene, kiun Pio X humure kromnomis “Monsinjoro Esperanto”.
Nur unu afrikano (el Benino) rezultas en la listo de 954 aliĝintoj al la Universala Kongreso en Havano, inkluzivanta ankaŭ la devige aligitajn honorajn membrojn de Universala Esperanto-Asocio.
La Ministerio pri eksteraj rilatoj de la Svisa Konfederacio jam de kelkaj jaroj konstante invitas la Civitan bankon al la perioda Konferenco pri kooperado al evoluigo, sub la egido de la Svisa Sekretariato pri Ekonomiko. La invito fontis el la konstato pri la aktiveco de KCE favore al Afriko, pere de klerigaj iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.
La plej grava esperanto-biblioteko en la iberia duoninsulo estas privata proprieto en la kataluna vilaĝo Sankta Paŭlo de Ordalo, sub la nomo “Hispana Esperanto-Muzeo”. Ĝin iniciatis la apotekisto de la vilaĝo, la karmemora Luis Hernández Yzal, kaj ĝin prizorgas la gefamilianoj.
Ekde 1 julio 2010, Fonduso Pro Esperanto havos apartan leterkeston. Por ĉiu komuniko per poŝto la adreso estos:
Pro Esperanto
CP 558
CH-2301 La Chaux-de-Fonds
Svislando
Jam de du jardekoj kelkaj ekologiemaj UEA-anoj klopodas ŝanĝi la statuton de sia Asocio al direkto pli kongrua kun la mediprotektaj valoroj. La plej rimarkindaj estas la streboj de Wolfgang Gunther (Nula Horo) kaj Manfred Westermayer (Asocio de Verduloj Esperantistaj).
Kultura Centro Esperantista, komisiita laŭ direktivo Muhlemann, kaj Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando, delegita de KCE por la nemediteranea Afriko, anoncas la sekvajn sesiojn laŭ LTSEC, Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito, la unua kaj la sola kiu proponas pri esperanto la kompletan sesnivelan ekzamenaron laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.
La 23an de aprilo [2010] David de Ugarte publikigis afiŝon en kiu li parolis pri la Esperanta Civito, unue pri kio ĝi estas kaj due pri tio en kion ĝi povus transformiĝi. Iom pli poste mi esperantigis tiun afiŝon por ebligi al esperanto-parolantoj nescipovantaj la hispanan partopreni en la diskutado.
De la 10a de marto ĝis la 1a de aprilo 2010 c-ano Mushosi Birindwa instruis esperanton al deko da membroj de ADES (Association pour la Défense des Ecritures Saintes = asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj). Ĝia sidejo troviĝas en Kigalo, la ruanda ĉefurbo, en la distrikto de Kicukiro.
La nuna Konsulo de la Esperanta Civito partoprenis en ronda tablo de la gazeto “La Ondo de Esperanto”, ĵus enretigita ĉe http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-20.htm