Civila Servo kun esperanto kiel kulturlingvo

HeKo 670 2-B, 9 jan 18

Komence de la 1970aj, surbaze de spertoj en civilservaj laborkampoj, Renato Corsetti kaj Nino Vessella eldonis valoran manlibreton: “Ĉu vi parolas tendare?”. Probable unu el la plej interesaj atingoj de la esperanta didaktiko. La verko celis instrui la lingvon je elementa nivelo al homoj en internacia laborbrigado, por ke ili havu vehiklan lingvon, anstataŭ la franca aŭ la angla.

Ĉu eblas koncepti Civilan Servon kie esperanto ne rolas kiel helplingvo, sed kiel kulturlingvo? Eblas, se kuniĝas almenaŭ tri kondiĉoj.

La unua estas la reveno al la origina idealo de Pierre Ceresole kaj Edmond Privat, kiuj vidis en la civilservado alternativon al la militservado. Hodiaŭ la militrifuzo perdis grandparte sian aktualecon, ĉar en plej evoluintaj landoj ĉesis la konskripcio. La edukado al paco, la esploro pri interkulturaj demandoj, la trejnado kiel pacgardanto falis arieren, kompare kun formo de volontulado kiu pli similas al subsalajrata duonokupiteco.

La dua estas la partopreno en civilservaj projektoj fare de plimulto kiu jam scipovas esperanton, almenaŭ je elementa nivelo. Ili jam ne bezonus la manlibron de Corsetti-Vessella, sed eventuale masonistan terminaron. Kio enkondukas jam en la trian kondiĉon: la domfabriko.

En la Civila Servo la esenco estas konstruado, riparado, flegado de nemoveblaĵoj. Unuvorte, realigi domfabrikon. “Loko de la sciado, de la kapabloj manaj kaj profesiaj, de la ekscelenco” — tiel oni difinis domfabrikon dum la itala renesanco.

Sur tiuj tri kondiĉoj ni povas doni raŭmisman interpreton pri la civilservado, kun esperanto kiel kulturlingvo, kaj ne vehiklisman, kun esperanto nur kiel helplingvo. Kaj Esperantio povas proponi al la tuta civilserva fenomeno novan orientiĝon.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.