decembro 2019

Konsilio de Eŭropo pri lingvotestado

HeKo 722 7-E, 2 dec 19

La Esperanta Civito estis invitita de la Konsilio de Eŭropo al konferenco en Strasburgo, 16 oktobro 2019, por diskuti pri lingvotestado cele al la integrigo kaj civitanigo de enmigrintoj.  La konferencon partoprenis ministroj, funkciuloj kaj ekspertoj el kvardeko da landoj (inkluzive Japanion kaj Usonon). En la oficiala listo Esperantion reprezentis nia Konsulo, sen.

Fino de la lastaj Lapenna-institucioj

HeKo 722 8-A, 3 dec 19

Pasintsemajne estis dissolvita la fondaĵo Ivo Lapenna, starigita en Kopenhago 15 decembro 1984 (75-jariĝo de prof. Ivo Lapenna) fare de prof. Paul Neergaard (tiama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto) kune kun la mezgrada instruisto kaj eldonisto Peter Zacho. Ĝia plenumkomitato, prezidata de d-ro Klaus Perko, opiniis ke ne plu ekzistas la kondiĉoj por ĝia pluvivo.

Biblioteka deponrajto ekde 2020

HeKo 723 4-C, 9 dec 19

La bibliotekoj kun depona rajto en Esperantio restas en Budapeŝto la Landa Fremdlingva Biblioteko, en Ĉaŭdefono CDELI (perado de KCE), en Vieno Internacia Esperanto-Muzeo. Al ili la paktintaj establoj kaj la aŭtoroj kun la esperanta civitaneco bonvolu donaci po unu ekzemplero de siaj libroj kaj periodaĵoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.