Debato pri neŭtraleco inter la junularo

HeKo 885 8-A, 2 sep 25

Ni, junaj esperantistoj, kunsidantaj en Cisarua (Indonezio), okaze de la 81-a Internacia Junulara Kongreso, konsentinte pri la jenaj punktoj: 

  1. Kiel junuloj kaj esperantistoj ni sentas la moralan devon esprimi firman opinion pri tio, kio okazas nuntempe en la mondo.
  2. Tial ke la esperantismo estas ofte akuzata pro troa idealismo, ni tamen opinias nenion pli realisma ol la sopiro je mondo en kiu popolo neniam subpremu alian, en kiu nenia kultura, ideologia aŭ lingva baro estu kialo por pravigi la ekstermon de alia popolo.
  3. La homa tragedio de Palestino estas simbolo de tio, kion ni ne volas plu vidi en la mondo. Ĝi estas unu inter multaj kazoj de subpremado okazanta ĉirkaŭ ni. Ni staras klare kontraŭ ĉi tiu kaj ĉiuj aliaj formoj de subpremo.
  4. La homaro jam atestis dum la pasinta jarcento similajn cirkonstancojn. La geopolitikaj streĉoj nun endanĝerigantaj la mondan sekurecon havas siajn radikojn en la maltoleremo kaj rasismo nutrantaj la homajn konfliktojn de jarmiloj. Ĉion ĉi ni kontraŭstaras – laŭ la pacaj kaj toleremaj idealoj kiuj animas kaj inspiras la esperantistaron. Ankoraŭ ne pasis jarcento ekde la tago kiam ni homoj kulpis pri la faligo de la atombomboj, tiel neniigante en kelkaj sekundoj la vivon de pli ol cent mil homoj, kaj tamen ni denove estas devigataj atesti mondajn gvidantojn cinike ludi per la vivo de civiluloj kaj per la estonteco de la homaro.
  5. La historio de la homaj rajtoj konsistas el malgrandaj kaj grandaj agoj de solidareco: neniu povas antaŭvidi kiu signalo, vorto aŭ atesto povos inspiri individuon aŭ fortikigi subtenan reton. Paco konstruiĝas per vortoj kaj nutras sin per konkretaj agoj. Sed precipe la vortoj – aparte se publikaj kaj rektaj – estas mem agoj kaj havas plenuman valoron: ili kreas kulturon, influas la publikan opinion, kontribuas al konsciiĝo.
  6. Kiel junaj esperantistoj, ni konscias ke ĉi tiu deklaro estas la voĉo de eta grupo, ni konscias pri ĝia limigita eĥo, sed ni volas emfazi, en ĉi tiu historia vojkruciĝo, la gravan bezonon unuanimigi niajn voĉojn kaj kune premi la instituciojn por ke ĉi tiu hororo ĉesu.

ASERTAS KE

  1. Ĉar TEJO klare esprimis solidarecon al la popolo de Ukrainio, fronte al la agreso fare de la rusa registaro, per oficiala deklaro la 27-an de Februaro 2022, tial ni, kiel membroj de TEJO kaj subskribintoj de tiu ĉi manifesto, esprimas nian desapontiĝon pro la malfruo prezenti oficialan kondamnon al la agoj de la israela registaro kaj solidarecon al Palestino, viktimo de ĉiutagaj masakroj kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano.
  2. Ni esprimas saman kaj firman solidarecon al la israela popolo kaj al ĉiuj judoj en la mondo suferantaj fortajn diskriminaciojn pro la agoj de la israela registaro.
  3. Estas distingo inter politika neŭtraleco kaj morala indiferento. Nia neŭtraleco ne povas iĝi alibio por eviti alprenon de pozicio pri gravaj malrespektoj al homaj rajtoj kaj antaŭ genocido de tuta popolo.
  4. Rezigni niajn valorojn pro eksteraj agnoskoj kaj utilismaj konsideroj estas hontige kaj hipokrite. La rolo de Esperanto kaj de TEJO en la praktiko ne estis kaj ne estas nepolitika. Aserti ke TEJO ne estas politika organizo uzatas kiel ekskuzo por ne riski kompromiton de TEJO en la rilatoj kun aliaj naciaj, supranaciaj kaj internaciaj organizoj, kio povus endanĝerigi ĝian financan situacion kaj stabilecon. Ĉiama neŭtraleco senigas la esperantismon de ĝiaj idealoj kaj igas niajn asociojn kaj organizojn simplaj lingvokluboj.
  5. Kiel junuloj, ni sentas nin responsaj antaŭenpuŝi alternativan aliron. Ni taksas necese distanciĝi de ĝeneralisma kaj neŭtralisma sinteno. La Espero difinas la esperantistojn “pacaj batalantoj”, sed dum preskaŭ 140 jaroj ni tro ofte agis nur kiel inertaj spektantoj. Se multaj unuopuloj politike aktiviĝis por la komuna bono, tamen asocioj kaj kolektivoj preferis ŝirmi sin malantaŭ la slogano de neŭtraleco.

TIAL 

  1. Ni kondamnas la malrespektojn al la internacia juro fare de la registaro de Israelo kaj denuncas ĉiujn registarojn de la mondo kiuj inertecadis kaj daŭre inertecas pri la temo.
  2. Kiel komunumo, pli ol movado, ni opinias ke nia voĉo kaj nia volo donas formon kaj muldas la destinon de niaj asocioj kaj organizoj. Ni decidas kio ni volas esti kaj, se necese, ni rajtas adapti la celojn de asocioj fonditaj dum aliaj ne plu aktualaj historiaj kuntekstoj en ion socie, morale kaj etike pli justan.
  3. Ni alvokas TEJO-n kaj ĉiujn junularajn esperantistajn kaj neesperantistajn organizojn koncerte kunligi siajn voĉojn al la nia, por ke ĉi tiu ne akceptebla dramo atingu sian pacan epilogon kiel eble plej baldaŭ.

Cisarua, la 14-an de aŭgusto 2025      

(La subskribintoj de la Alvoko por Komuna Deklaro)

Komentoj

Giacomo Comincini

02a Sep 2025 Mar - 19h53

Ĝuste pro ĉi tiu konstrua spirito la alvoko stimulas al pripensado, en momento kiam ankaŭ nia civitanaro prikonsideras la samajn demandojn.

c-ano Giorgio Silfer

02a Sep 2025 Mar - 21h34

Mi ne trovas la subskribojn kaj ankaŭ ne kondamnon pri Hamas. Krome mankas la adjektivo “humanitara” inter “internacia” kaj “juro”.

Alessio Giordano

03a Sep 2025 Mer - 10h25

Dum IJK 2025 en Cisarua (Indonezio), Itala Esperantista Junularo, antaŭvide al diskutrondo pri Palestino okazonta la 14-an de Aŭgusto, preparis malneton de alvoko por kondamni la genocidon en Gazao. Ĝi estis verkita de la IEJ-prezidanto Gabriele Esposito Guido kaj mi, unuaj du subskribintoj, kun konsento de la plimulto de la estraro, sed antaŭ la kolektado de subskriboj ĝi estis laŭtlegita kaj kolektive retuŝita de la menciita diskutrondo.

La teksto estos prezentita al la Komitato de TEJO dum venonta komitat-kunsido, fare de IEJ. El ĝia bazo espereble fontos dokumento en kiu kritikoj, sugestoj kaj rimarkoj, pli profunde analizitaj, trovu taŭgan sintezon. Sed la celo de la alvoko, kies vortoj fariĝas tagon post tago pli aktualaj, estas krome kolekti subskribojn por sondi, inter la junularo, la sintenon rilate al la neŭtralismo de la movado.

Krom la printita originalo, kie troviĝas la subskriboj de IJK-ĉeestintoj, ekde la 2a de Septembro 2025 eblas aliri ankaŭ virtualan version kaj tie esprimi subtenon, kiel individuo aŭ asocio.

c-ano Giorgio Silfer

20a Sep 2025 Sab - 05h44

Individua membro de TEJO devas esti ankaŭ individua membro de UEA: tio aŭtomate kaj jure kondiĉas la sintenon de TEJO, ĉar ĝia neŭtralismo estas tiu de UEA. Aliflanke, kiel agnoskas la unua subskribinto de la alvoko, Gabriele Esposito: “TEJO ne travivas sen la financado de EU”: tio aŭtomate kaj politike kondiĉas la sintenon de TEJO favore al la linio de Eŭropa Unio, kiel okazis pri Ukrajno en 2022. Ĉu eblas peti de la TEJO-Komitato decidon kiu diverĝas kaj de UEA kaj de Eŭropa Unio? Simple TEJO ne havas liberajn manojn rilate geopolitikon: ĝi ne rajtas, ekzemple, decidi pri sendo de delegacio sur Global Sumud Flotilla (kiun partoprenu Gabriele Esposito kiel TEJO-volontulo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.