Du internaj frontoj en EU, krom Britio

HeKo 676 5-E, 11 apr 18

Dum evoluas la procezo de eliro de Britio el Eŭropa Unio, Bruselo (aŭ prefere, la akso Berlino-Parizo) pli kaj pli zorgas pro du internaj frontoj. Unuflanke, la aspiroj de la katalunistoj, kiuj kolizias kun la interesoj de Madrido; aliflanke, la kreskanta antieŭropismo en la orientaj ŝtatoj, precipe Pollando kaj Hungario.

Pli ol la separatismo, la hispanan problemon grandigas la taktikaj eraroj de Madrido. EU nek intencas nek rajtas arbitracii; sed se Madrido kaj Barcelono ne trovos politikan solvon, la bumerango revenos danĝere kontraŭ la registaro de Rajoy. Iamaniere tamen okazas kurioza arbitracio, sed per la justica tavolo: la hispana normaro donas certajn povojn persekuti la katalunistojn, surbaze de specifaj deliktoj kiujn aliaj kodoj ne agnoskas. Tiamaniere, de Belgio al Finnlando, kaj nun eĉ Germanio, Madrido ricevas neajn respondojn, kiuj iom post iom izolas ĝin vidalvide al la katalunismo.

Ĉi-lasta, malgraŭ propraj taktikaj eraroj, gajnas terenon diplomatigante la katalunan demandon: “diplomatigi la italan demandon” estas la ĉefa merito kiun Massimo D’Azeglio prave atribuis al Cavour — domaĝe ke la katalunistoj ne havas tian homon, kia la piemonta grafo. Eble, Cavour sugestus al la kataluna parlamento elekti diafanan registaron, konforman al la deziro de Madrido, kaj samtempe formi registaron en ekzilo, prezidatan de Carles Puigdemont: la dua donus la strategiajn direktivojn al la unua, kiu aplikus ilin en la administrado.

Tute alispeca estas la problemo de la antieŭropismo, kiun puŝas la ondo de populismo. Ĝi koncernas ne nur la politikon de Viktor Orbán, sed transiris pli frue la Manikon, trafante la Francion de Marine Le Pen, la Altan Italion de Matteo Salvini, por ne mencii Aŭstrion, Nederlandon, Germanion dum la lastaj balotoj.

Simpligante la poziciojn sur la ŝaktabulo, ni povas diri ke la politika konjukturo emfazas la ekziston de du aloj: por kaj kontraŭ la eŭropa federiĝo. Tio signifas ke la eŭropismaj partioj estas destinitaj al konverĝo: tiurilate, en Italio la maldekstra opozicio ne povas eviti apogon al la plej granda partio (Kvinstela Movado) almenaŭ por gravitigi ĝin al Eŭropa Unio, same kiel okazis en Germanio, spite al la unua deklaro kontraŭ renovigo de la Granda Koalicio, fare de la finfine demisianta socialdemokrata ĉefsekretario. Laŭ ĉi tiu konsidero, s-ro Renzi eraras kiel eraris s-ro Schulz.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.