HeKo 647 2-A, 6 maj 17
Ĉu la interna situacio de Universala Esperanto-Asocio similas al tiu de Hispanio en junio 1936? Kiuj farus puĉon kontraŭ la nuna estraro? Ĉu eblas hipotezi renversoplanon?
La ganglioj de eventuala civila milito estas diversaj. La plej videbla estas la opozicio kiu referencas al la eksa direktoro, nuna komitatano Osmo Buller. Ĝi ampleksas la minoritaton kiu voĉdonis kontraŭ la statutreformoj, specife kontraŭ la emancipiĝo de TEJO. Ĝia ĉefa informa kanalo estas “Libera Folio”, pri kiu responsas Kalle Kniivilä; tamen malantaŭ ĉiuj komunikiloj (LibFol, sociaj retoj, revuoj) situas István Ertl.
Alia ganglio estas la bonlingvisma, kiu referencas al komitatano Renato Corsetti. Ĝi havas pli ol unu kialon por ne simpatii al la antaŭa: de la malsama lingva filozofio ĝis pasintaj konfliktoj, pasante tra forta lojaleco al la strukturo, konforma al la psiko de la partiano kiu ĉiukaze restas fidela al la Partio. Aliflanke ĝi gruntas kontraŭ la statutreformemo de Fettes, lia grandioza strategiemo, la manko de pozitivaj rezultoj.
Plia ganglio estas la burokrata aparato. La emeritiĝo de Buller ne signifis la finon de la burokratismo. Tute male: la interkonsento UEA-TEJO, kiu ripetas la skemon de la fiaskinta Beograda interkonsento (1973), prajmis grapolbombon. La Centra Oficejo kaj la estraro de TEJO atingis batalsojlon: la dua atribuas al la unua la respondecon pro la maleblo prepari financajn raportojn, pro la maleblo aliri la membrodatumojn kaj pro la malfruo en la registrado de la nova statuto. Kurioze, la nova UEA-direktoro estas TEJO-ano (pro la statutreformo kiu altigis la aĝon), tiel ke la Komitato de TEJO povus eĉ proponi ŝian suspendon aŭ eksigon pro societa maldigneco… Sur la fajron blovas la bulleristoj, kiel kutime tra LibFol.
Se en Hispanio 1936 la elementoj en la ludo estis, interalie, la armeo kaj la aŭtonomaj teritorioj, en UEA 2017 la analogio estas, interalie, la burokrata aparato kaj TEJO. Sed al la UEA-puĉontoj ankoraŭ mankas Francisco Franco. Ili devus serĉi ĝin inter la (ankoraŭ ne 65-jaraj) ambiciuletoj, strebantaj al la prezidanta posteno: tiaj ne mankas, ili estas almenaŭ du en la nuna Komitato. Ja nek Buller nek Ertl nek Kniivilä povos gvidi la puĉon en unua persono, nek baldaŭa 80-jarulo.
Ĉu Seulo 2017 estos kiel Hamburgo 1974? Ankoraŭ ne. La insurgentoj devas ankoraŭ prepari sin. Eble eĉ Lisbono 2018 estus frue. Sed certe oni ne iros trans 2019. Krom se la nuna estraro mem puĉos kontraŭ ili. Tiam necesus forta stomako, pro la lavango da insultoj ricevotaj el la interna opozicio. Kaj eble, unuafoje UEA havus prezidantinon, eĉ sub la kvardeka aĝjaro.