Sukcesa staĝo pri dirmanieroj kaj proverboj

HeKo 883 8-B, 19 aŭg 25

Ĵus finiĝis sukcese la frazeologia staĝo de Kultura Centro Esperantista, 13-19 aŭgusto 2025, kun fokuso pri la tradukado de idiomaj kaj proverbaj esprimoj en esperanton: tiaj esprimoj ofte estas grava obstaklo por tiuj, kiuj verkas en ĉi tiu lingvo.

Kun partoprenantoj el diversaj lingvoj, la staĝo denove montris la transnacian karakteron, kutiman en ĉi tiuj esperanto-eventoj.

Matene okazis grupaj diskutoj – pli ol formalaj prelegoj – gvidataj de d-ino Perla Martinelli, kies kompetenteco kaj aŭtoritato estas konataj al ĉiuj. Posttagmeze la partoprenantoj laboris individue aŭ pliprofundigis la temojn el la matenaj sesioj.

La rezulto estas interpreto de diversaj naciaj esprimoj kaj ilia adapto al esperanto – ne laŭvorta traduko, sed klara kaj konciza esprimado de la ideoj, eĉ per diversaj sed allogaj vortoj. Multaj novaj esprimoj estos haveblaj al ĉiuj esperantistoj, publikigotaj en periodaĵoj kiel Literatura FoiroHeroldo de Esperanto. Eble, post pli longa tempo, ili ankaŭ aperos en ĝisdatigita planota eldono de la fundamenta verko Proverbaro de Esperanto.

(Giuseppe Pranzo Zaccaria)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.