Traduka staĝo de KCE pri frazeologio

HeKo 882 6-B, 11 aŭg 25

Ĵus malhisinte el sia domo la stelverdan flagon honore al la Tago de la Pakto, Kultura Centro Esperantista gastigos ekde morgaŭ vespere staĝon sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” kaj dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio.

Ses C-gradaj diplomitoj, denaske el tri lingvoj (angla, hispana, itala, sed aldone dialekto kaj esperanto mem) trejnos sin pri frazeologio, tradukante al esperanto karakterizajn esprimojn. 

“Unua kodo por nia frazeologio estis la zamenhofa proverbaro, publikigita en 1910, esperanta komplemento de la kolekto de Marko Zamenhof, valora paremiologo” klarigas sen. Martinelli. “Dum pli ol jarcento la frazeologio riĉiĝis, kiel atestas pluraj verkoj, sed la tradukado de beletraĵoj proponas ĉiam novajn defiojn. Jen kial ĉi-foje ni ne elektis specifan tekston, sed frazaron”. 

La staĝanoj loĝos en komforta domo je milmetra altitudo, evitante per agrabla somera klimato  la varmegon de la eŭropaj ebenejoj kaj ĝuante la transnacian gastronomion proponatan de c-ino Manuela Blanco.

Dum la semajno okazos ankaŭ la unua telematika lekcio post la longa enkonduko en realo al la semestro de EIE pri la esperanta literaturo.

(kce)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.