Sukceso de esperanto kiel kulturlingvo en Barcelono
Granda sukceso de esperanto kiel kulturlingvo en Barcelono, okaze de la internacia tago por Antonio Tabucchi, modele organizita de la loka Itala Kultur-Instituto en la universitato de Katalunio.
Granda sukceso de esperanto kiel kulturlingvo en Barcelono, okaze de la internacia tago por Antonio Tabucchi, modele organizita de la loka Itala Kultur-Instituto en la universitato de Katalunio.
C-ano Giacomo Comincini partoprenis hodiaŭ en telematika kunveno de IYNF (Internacia Junularo de NaturAmikoj) kiel delegito de Esperanta Naturamikaro (ENa). En la kunsido ĉeestis deko da delegitoj de diversaj naciaj sekcioj kaj stabanoj de la organizo, kies sidejo estas en Prago. Dum la duhora kunsido, oni prezentis, en la angla, evoluojn kaj agadojn de ĉiuj sekcioj.
Morgaŭ la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, kaj la vickonsulo pri bibliotekoj, sen. Rubeno Fernandez, testos unuafoje la novan sistemon kMeet per kiu, kadre de la domajno esperantio.net (neniom rilata al Usono), okazos la telematikaj kunsidoj de la Kapitulo, kaj iom post iom de ĉiuj fakrondoj kaj instancoj ene de la Esperanta Civito.
Laŭ siatempa decido de la UEA-Komitato, la domo en Nieuwe Binnenweg 176 estas vendata jam de post tri jaroj. La agentejo tamen ne trovis ĝis nun aĉetanton, sed ankaŭ ne malaltigis la prezopostulon, post komenca rabato.
Forumano Giacomo Comincini (redakcio de Literatura Foiro) liveris interpelacion al la Konsulo, nome petis klarigon pri unuopaj agoj de la ekzekutiva povo (art. 36, par. 1 de la Foruma Reglamento).
Kultura Centro Esperantista, administranto de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC), anoncas la kalendaron de la lingvotestaj sesioj dum 2025. La sesioj validas por la niveloj de A1 al C1, se ankaŭ C2 ne estas specife indikita.
En la tria datreveno de la interslava milito la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis du rezoluciojn favore al la teritoria integreco de Ukrajno, sen la subteno de Usono, kiu diverĝis de la okcidenta bloko per sindeteno pri teksto de Usono mem proponita. La usona propono petis nur rapidan repaciĝon sen kondiĉoj.
Itala Interlingvistika Centro (IIC) preparas sin por la asembleo de 16 aprilo 2025, kunvokita en Milano, kun la intenco relanĉi sian agadon en Italio kaj etendiĝi al novaj fortoj.
Kiam Hans Bakker iĝis estrarano pri financoj de la Universala, li ekkonsciis pri la reala stato de la afero. Tial en 1995 li proponis maldungi duonon de la oficistaro. La tuta kolegaro en Roterdamo ribelis, minacante universalan eksiĝon.
Por kompreni la nunan evoluon de Usono, relative ŝokan por la aliancanoj en Eŭropa Unio, indas legi interalie la suban tekston de la nova ministro pri sano, Robert Kennedy jr, kiu famiĝis kiel kontraŭvakcina aktivulo dum la lasta pandemio.
Post la konsultiĝo de la Kapitulo, 19 februaro 2025, la Konsulino anoncas la delegojn disdonotajn al vickonsuloj kaj ratifotajn de la Senato, 31 marto 2025. Per ok membroj la Kapitulo 2025-29 estos la plej vasta en la historio de la Esperanta Civito. Laŭ alfabeta ordo:
Lastatempa geopolitika evoluo montris la ekeston de tripoluseco. Unuflanke okcidento transiris al interna skismo, kun Usono kontraŭ Eŭropo kaj amerikaj najbaroj (Kanado, Meksiko), aliflanke konsistiĝas la grupo BRICS. Estas rimarkinde ke la nuna strategio de Usono, specife pri Ukrajno, reproksimigis Brition al Eŭropa Unio.