Saluto al la naŭa Meksika Kongreso
Estimata Prezidanto, Estimataj gekongresanoj,
En la nomo de la Esperanta Civito ni plej kore salutas la Naŭan Meksikan Esperanto-Kongreson, kiu estas samtempe kongreso de Meksika Esperanto-Federacio.
Itala Interlingvistika Centro aliĝas al la Internacia Kongreso pri Giuseppe Peano, en Torino komence de oktobro 2008. La kongreso disvolviĝos en du sekcioj: la unua specife pri matematiko, la dua turnita ankaŭ al interlingvistiko.
Ĉi tiu laborblano baziĝas sur la statutaj celoj, kiuj konsistigas la framon de referenco por la agado de MEF. La esprimo “kunlabore kun” implicas la helpon, ankaŭ financan, de la indikita partnero. La sama iniciato povas koncerni pli ol unu celon, tial ĝi foje ripetiĝas.
A) disvastigi la konon kaj uzon de la internacia lingvo esperanto.
Estela García, Hugo González Monteverde, Leonora González Torres, Morayama Martínez, Daniel Moreno, Margarita Nájera, Luís Raudón, Leonora Torres kaj Ana Luisa Velasco profite partoprenis en la unua Meksika Esperantologia Tago, kiu daŭris la tutan sabaton 26an de aprilo ĉe la sidejo de Meksika Esperanto-Federacio, per la organizo d
Pasintsemajne eksplodis ofensivo fare de la ribelaj Fortoj Naciaj de Liberigo (FNL). Antaŭhieraŭ ĝis noktomezo FNL bombardis Buĵumburon, per kanonoj kaj raketiloj. La luktoj, kiuj koncernas la ĉirkaŭon de la ĉefurbo kaj kvar okcidentajn provincojn, kaŭzis tridekon da mortintoj. La burundia armeo ripostis kontraŭ ribelaj ŝlosilpozicioj je 20 km de la ĉefurbo, landlime kun Kongolando.
“Estis multe pli da neesperantistoj ĉe la hieraŭa simpozio en Ĝenevo, ol ĉe simila samloke organizita antaŭ kelkaj jaroj fare de SES kaj UEA, kiel ĉi-foje” ĝoje konstatas Claude Gacond, arkivisto de CDELI, kiu partoprenis la simpozion pri lingvaj rajtoj honore al la centjariĝo de la fondo de Universala Esperanto-Asocio kaj al la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri la Homaj R
Morgaŭ Kultura Centro Esperantista honoros la centan datrevenon de la fondo de Universala Esperanto-Asocio, per prelegaro de c-ano Giorgio Silfer pri “La UEA de Hodler kaj Privat: 1908-1934” ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.
Estimataj gekolegoj,
Nome de la Esperanta Civito ni dankas pro Via afabla invito al la morgaŭa debato ĉe Ĉina Radio Internacia. Ni ne partoprenos rekte en tiu debato, sed ĉar Vi montras aprezindan intereson pri nia vidpunkto, ni disponigas ĝin al Vi jam nun, publike.
Antaŭhieraŭ Nicole Kidman, bonvola ambasadorino de UNIFEM, lanĉis alvokon por ke milionoj da personoj levu siajn voĉojn kontraŭ perforto al virinoj.
Skribis lastatempe la interesa intelektulo Ken Miner el Usono:
La aprila numero de “Literatura Foiro” (jaro 39, numero 232) kiel organo de la Esperanto-Centro de PEN Internacia informas pri la kontribuo de la esperanto-verkistoj al la kampanjo de PEN mem favore al la esprimlibero en Popola Ĉinio.