Inaŭguro de la Somera Universitato pri Mondialismo
Ekis hodiaŭ en Ĉaŭdefono la unua Somera Universitato pri Mondialismo, organizita de Kultura Centro Esperantista sub la egido de la Esperanta Civito. Probable ĝi estas ankaŭ la unua projekto submetita al la Asembleo Konsulta ĉe la Kongreso de la Popoloj kiu plenumiĝas. Kaj tio danke al la aktiveco de Esperantianoj.