Giorgio Silfer prelegis pri la odesaj leteroj
Hodiaŭ vespere ĉe la Esperantista Klubo de Prago, sub la prezido de c-ano Jiry Patera, c-ano Giorgio Silfer prelegis pri la du odesaj leteroj de Lazaro Ludoviko Zamenhof, emfazante ilian gravecon por la posta historiografio, jen finvenkisme (letero al Borovko) jen raŭmisme (letero al Kofman) orientita.