La vojoj al Raŭmo estas multnombraj

HeKo 459 7-A, 4 nov 10

La alia afero kiun ni faras nuntempe estas paroli esperanton senĉese. La tutan tempon. La koncepto “krokodili” fariĝas preskaŭ sensenca kiam ĉiuj ĉeestantoj tiel klare orientiĝas atingi la senton de komunumo. Same klare ni estas toleremaj al novuloj… sed eĉ tiuj ŝajnas alproprigi la lingvon plej rapide, ĝuste ĉar la celo tiel evidente estas uzi la lingvon, kaj aparteni al la komunumo.

Mi mem turniĝis tute en tiu ĉi demando. Antaŭ nur jaro mi opiniis ke ne havas apartan sencon strikte uzi nur esperanton en ĉiuj cirkonstancoj, se la sveda taŭgas same bone. Tio kio okazis de post tiam estas ke ĉiuj renkontiĝoj havigis al ni kunan identecon, kiun ni plifortigas per la lingvo. Renkontiĝoj kondukas al plia uzado de la lingvo.

Antaŭ ne longe mi lernis novan vorton “ohana. Ĝi estas de la havaja lingvo, kaj signifas “etendita familio, ne necese difinita de biologia rilato, sed de intencaj ligoj inter personoj kiuj celas kunlabori kaj memori unu la alian”. Tiel sentiĝis la pasinta Oranĝa Renkontiĝo por mi: ne kiel amikaro, sed kiel unu granda ohana.

Carl Mäsak, prezidinto de
Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo,
novembro 2009 (el “La Espero”)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.