Selektita kvino por eventuala Nobel-kandidateco
La membraro de la Esperanta PEN-Centro konsultiĝis pri la eventuala kandidatigo de esperanta verkisto al la literatura Nobel-premio, post la forpaso de William Auld, mem prezidinto de la Esperanta PEN.
Ĉi-semajne en la Satira Teatro de Sofio premieros la bulgarlingva traduko de “Kvarteto”, komedio de Ronnie Harwood, nun tradukata ankaŭ al esperanto. Inter la spektantoj estos Dany Todorov, la reĝisoro de “La familio de Anto Speri” de Giorgio Silfer (2003).
Centro Espero en Sofio, gvidata de c-ano Dimitar Papazov, planas historian simpozion pri la temo: “1907 kaj la sekvo”, okaze de la centjara jubileo de la bulgara Esperantio. Al la simpozio estos invititaj esperantologoj el Bulgario kaj el eksterlande, per la kunlaboro de Scienca Instituto Dietterle.
La nacia Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, kiu konservas la Fajszi-kolektaĵon de esperantaj libroj kaj periodaĵoj, organizos semajnan aranĝon meze de oktobro 2007, kadre de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko. Tio estis interkonsentita okaze de ĵusa oficiala rendevuo inter la ĉefdirektorino de la Biblioteko kaj delegacio de la Esperanta Civito, enkondukita de sen.
Esperanto ĉeestas kun aliaj dudek kvin lingvoj la jaran eŭropan konferencon pri lingvotestado, ĉe la universitato de Sofio, 8-10 nov 06. La institucio delegita de la Esperanta Civito, nome KCE, estas reprezentata de prof. Giorgio Silfer; al la inaŭguro, fare de la rektoro, estas invitita ankaŭ c-ano Ljubomir Trifonĉovski, Unua Vickonsulo.
Kun granda atento mi legis en HeKo 313 2-A, 17 okt 06, la tekston Ĉu la antaŭparolo estas parto de la Fundamento?, subskribitan de Perla Martinelli, ĉar ĝi tuŝas kelkajn punktojn, kiuj meritas respondon. Ŝia respondo estas nea, sed la argumentoj fragilaj.