Eŭropa konferenco 2008 de PEN Internacia

HeKo 310 2-B, 21 sep 06

La unua Eŭropa Konferenco de PEN-Klubo Internacia estas definitive kunvokota al Ĉaŭdefono, 6-11 julio 2008, pri la ĉeftemo: “Kia rolo por la verkisto en la 21-jarcenta Eŭropo?”. Organizos la Esperanta PEN, kun la apogo de Kultura Centro Esperantista kaj laŭeble de aliaj establoj en la Pakto por la Esperanta Civito.

Ĉiuj pli ol 140 PEN-centroj en la mondo estos invititaj, kvankam la aranĝo prioritate celas la centrojn en Eŭropo. La laborlingvoj estos la angla kaj franca (oficialaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo) kaj esperanto.

Dum la semajno premieros la esperanta traduko (fare de Giorgio Silfer) de la dramo “Kvarteto”, de Ronald Horward, per la reĝisorado de Jordan Todorov, la sama kiu tre sukcese realigis la premieron de “La familio de Anto Speri”, originale verkita en esperanto.

Inter la iniciatoj okaze de la Konferenco estos speciala eldono de la revuo “PEN International”, kvazaŭ antologio de beletraj paĝoj el famaj aŭtoroj, kie temas pri esperanto aŭ esperantistoj: Endre Ady, Miguel de Unamuno, J. R. R. Tolkien, Thomas Mann, Isabel Allende, Paulo Coelho, ktp — en originalo, kun esperanto-traduko.

La Konferenco, escepte de asembleo de la eŭropaj delegitoj, estos malfermita al ĉiu. Literaturemaj esperantistoj estos kompreneble plej bonvenaj inter la aliĝintoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.