HeKo 666 7-E, 4 dec 17
Irlando fariĝis la ĉefa obstaklo en la intertraktado por la brita secesio el Eŭropa Unio. La problemo estas trioble plektita.
Unue, la eksiĝo de Britio kaŭzus la starigon de dogana barilo inter Dublino kaj Belfasto, sed tio kontraŭus la pli fruan interkonsenton de la Sankta Vendredo, ree malfermante la vundon kiu intertempe iel cikatriĝas. Necesus aparta klaŭzo en la akordo pri la eksiĝo de Britio, por garantii la daŭrigon de la nunaj komercaj rilatoj, kvazaŭ tiu areo ekonomie (sed ne jure kaj politike) restus en EU.
Due, la eventuala escepto kiu privilegius la irlandanojn tute ne plaĉas al DUP, la irlanda britema partio kies parlamentanoj necesas por la plua ekzisto de la nuna majoritato en la reĝolanda parlamento.
Trie, se oni farus escepton por Norda Irlando, des pli oni devus fari por Ĝibraltaro (kie 99% de la referendumintoj elektis resti en EU). Kaj same postulus ankaŭ Skotlando. Eĉ la urbestro de Londono dezirus esceptan klaŭzon. Sed pri tio probable nenio okazos, ĉar EU ne ŝajnas orientita peti koncedojn ekster Irlando, kaj Madrido nuntempe estas politike tro malforta por profiti la situacion.
Hodiaŭ la intertraktado haltis ĉe la nordirlanda rifo. S-ino May lastmomente ne subskribis la koncernan akordon en Bruselo, post telefona konversacio kun Belfasto. Kiel eviti tiun rifon fariĝis la nuna prioritato, kompare kun la problemoj de la agnosko pri la justica tribunalo kaj de la “fakturo” pagenda de Britio antaŭ ol fariĝi izolita insularo.
(Giorgio Silfer)