Monda San-Organizo uzas esperanton

HeKo 757 2-A, 13 mar 21

Monda San-Organizo aperigis en sia oficiala retejo la esperanto-tradukon de sia kurso “Enkonduko al KOVIM-19: metodoj por detekto, prevento, reago kaj mastrumado”, almenaŭ en la skriba parto. La kurso fakte havas ankaŭ kvinminutan filmon, kiu tamen ne disponeblas en nia lingvo (nek en kelkaj gravaj kulturlingvoj, ekzemple la itala).

La skriba parto estas terminologie interesa: kronviruso, spira viruso, infestiĝo, komunuma engaĝiĝo ktp. La tradukon provizis membroj de Universala Medicinista Esperanto-Asocio, bazante sin sur la angla teksto.

La novaĵo ekestis pro komenca kontakto de s-ro Adam Eng kaj pro la traduka/kunordiga laboro de c-ano Herman Deceuninck, helpata de kelkaj aliaj esperantistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.