HeKo 886 1-A, 4 sep 25
S-ro Jouko Lindstedt ĵus publike deklaris: “Mi distancigis min de la speciala malvasta versio de raŭmismo, kiun la Civito uzas kiel sian kredkonfeson.[1] Sed la ĝenerala merito de raŭmismo estas atentigi, ke ekzistas pluraj pravigeblaj manieroj okupiĝi pri Esperanto, la komunumo gravas apud la movado, kaj paroli Esperanton ne signifas devon propagandi.[2]” La frazo tuj antaŭ [1] meritas precizigon, la frazo tuj antaŭ [2] meritas refuton: Lindstedt ofendas per la unua frazo kaj miskomprenigas raŭmismon per la dua.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”.
Komentoj
04a Sep 2025 Ĵaŭ - 12h33
Post jardekoj da sabota opozicio kontraŭ raŭmismo, kies rekta viktimo komence estis ankaŭ prof. Lindstedt (sed poste nerekta komplico), la krizanta malnova Esperantio klopodas iel alproprigi al si la ekspansiantan fenomenon. Tio okazas kun la kutima intelekta malhonesteco, nome la sekteca malkapablo havi serenan debaton kun la sola subjekto kiu aplikas raŭmismon. Tio vekas interesan demandon: kiel konsideri la “rekonvertiĝon” de iamaj subskribintoj? Ĉu eluzi ĝin? Ĉu kredi je ilia sincereco? Necesas konsideri ke la “reraŭmistiĝoj” okazas pro diversaj kaj ofte nur personaj kaŭzoj — de forĵeto el estraro pro suspektinda ŝtataneco ĝis la deziro apogi novan kurson post la elimino de la burokrata aparato. Almenaŭ du aferoj estas klaraj: a) ne ekzistas sincera raŭmismo kiu ekas per insulto al la Esperanta Civito; b) la “rekonvertataj” devos fronti precipe la atakojn de bulleristoj kaj de ĝisostaj finvenkistoj. Ni vidu kiel ili eltenos tiojn.
04a Sep 2025 Ĵaŭ - 22h47
Mi tute samopinias kun la vortoj ke “paroli Esperanton ne signifas devon propagandi”. Mi, kiel plejmulto da homoj kiuj lernis la lingvo, faris tion nur por komunikiĝi kun aliaj personoj, tamen ne por propagandi. La plej granda damaĝo kiun oni faris por la ideo de la lingvo internacia estis tio ke dekomence diversaj “agantoj” faris el Esperanto religion aŭ ideologion, el Zamenhof sanktulon aŭ eĉ dion. La agantoj aŭ gvidantoj de la movado atendis/-as ke la ordinaraj parolantoj (esperantistoj) estu ŝafaro kiel mezepokaj paroĥanoj, kiuj obeu kaj adoru siajn spiritajn gvidantojn. Tio estas absurda, kaj tial la pli vasta E-movado kolapsis. Nur etaj grupoj de sekta karaktero restis.
05a Sep 2025 Ven - 22h35
Mi tute ne konsentas kun tiu parto de la teksto de c-ano Bamberski, kiu mencias “Nur etaj grupoj de sekta karaktero restis”.
Unue: Esperanto estas: komunikilo, arta perilo, kaj identigilo.
Se iu esperantisto mencias sektecon pri esperanto, tion mi ne povas toleri, ankaŭ ĉar kiam mi lernis ĉi tiun lingvon, neniu, neniam menciis la esprimon “sekteca” grupo.
Due: tiuj, kiuj lernis nian komunan lingvon havis la ideon komuniki kun aliaj esperantistoj esperantlingve, ankaŭ por pli kaj pli grandigi la esperanto-komunumon. Ni ne forgesu ankaŭ tion, ke estas pli akcepteble kunvivi ol apudvivi.
06a Sep 2025 Sab - 09h08
Mi reprezentas nur mian personan vidpunkton kaj ĉies rajto estas ne konsenti kun mi tamen se iu diras ke mi eraras tiam la plej bona maniero estas pruvi tion kun mombroj. Mi supozas, ke c-anino Anna Bartek kaj mi lernis Esperanton en la sama epoko, en la 1970-aj jaroj. Do, se oni komparas la nombron de esperantistoj, ilian kvaliton, kaj la gravecon de la E-movado antaŭ 50 jaroj kaj nun, oni vidas la veran skalon de katastrofo — ne nur en Hungario kaj Pollando sed en la tuta mondo. Mi prezentis mian argumenton pri la kialoj antaŭe. Cetere, mi ne komprenas, kial iu ajn, kiu lernas Esperanton kaj uzas ĝin okaze, devas tuj esti nomata esperantisto? Mi ne konsideras min anglisto aŭ rusisto pro tio ke mi uzas la anglan aŭ la rusan lingvojn. Ekde sia naskiĝo, Esperanto estis ŝarĝita per superfua ideologia balasto, ia mesianismo, kiu malhelpis ĝin normale disvolviĝi en la pure lingva sfero kaj ekspansio.
Aldonu komenton