"Unu frazo pri la tiraneco" en esperanto

HeKo 310 1-B, 19 sep 06

La plej populara poemo de Gyula Ilyés, verkita en la stalinisma tempo kaj deklamita de la aŭtoro mem ĉe la hungara radio aŭtune 1956, ekzistas nun ankaŭ en esperanto.

Surprize, la tradukinto ne estas hungaro, sed c-ano Giorgio Silfer, kiu tamen dankas pro la helpo ricevita de kelkaj hungaroj, speciale la nuna prezidanto de HEA. Laŭ Silfer “la traduko estis pli facila kaj rapida ol mi timis. Mi estas fidela al la teksto, sed tradukis per rimoj, pli ofte ol ili estas en la originalo; la ceteraj tradukoj kiujn mi komparis tute ne enhavas rimojn”.

La longa poemo (pli longa ol dek sonetojn kune) konsistas tamen el unu sola frazo, el versoj ne pli ol sepsilabaj. La traduko aperos en la oktobra numero de “Literatura Foiro”, kiel omaĝo al la intelektuloj pereintaj kaj suferintaj post la malsukceso de la popolleviĝo en 1956.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.