Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (25a de julio – 1a de aŭgusto 1980) la temon “Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj”.
Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sed nur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis la 31a de decembro 1980: FEJO, ĉe s-ro B. Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41.
1. Krizo de identeco
La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: nia superegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj – la dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton / ktp – kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze de intervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tio kio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estas krizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantistecon per io pli kohera.
2. Kritiko de praceloj
Ni kredas ke:
- la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj – oni havu alternativajn celojn;
- la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel help-lingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la Esperanto-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.
3. Niaj celoj
Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn:
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
d) novtipa internacia kulturo.
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.
4. La kongresoj kiel vojo al kresko
Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.
5. [sen titolo]
Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran.
Jouko Lindstedt, Finnlando
Giorgio Silfer, Eŭropo
Amri Wandel, Israelo
Grethe Kvist, Danlando
Nicole Giloteau x, Francio
Geert Dehou x, Belgio
Ivet Malandain, Francio
Annie Mouchardias, Francio
Reino Eriksson, Finnlando
Maria Gerson, Usono
Peter Weatherby, Britio
Perla Martinelli, Svislando
Petr Deák, Ĉeĥoslovakio
Gérard Erabit, Francio
Waldemar Dudek, Pollando
Anne Amblés, Francio
Börje Holmberg, Finnlando
Jan Koszmaluk, Pollando
Stella de Caspary (Stelino), Norvegio
Marianne Böckmann, FR Germanio
Petra Kruse, FR Germanio
Ingrid Kruse, FR Germanio
Wolfgang Bohr, FR Germanio
Ilona Schmidt, FR Germanio
Binjamin Leib, Israelo
Anneke de Vires, Nederlando
Barbara Poterucha, Belgio
Ernst Quietensky, Aŭstrio
Josef Ŝemer, Israelo
Victor Reijs, Nederlando
Karl Reinisch, Aŭstrio
Alicja Sakaguchi, FR Germanio
Grozdana Grubisic, Jugoslavio
Karla Gulin, Jugoslavio
Bovan Sreĉko, Jugoslavio
Päivi Sarolahti, Finnlando
Louise Labelle, Kanado
Biljana Trifunovic, Jugoslavio
Gila Graf, Israelo
Joachim Walter, FR Germanio
Mordeĥaj Braĥa, Israelo
Ljerka Raso, Jugoslavio
Justin Minani, Francio
Kim J. Henriksen, Danlando
Normand Fleury, Francio
Ewald Schick, Aŭstrio
Anne Marcanti, Svislando
Dario Besseghini, Italio
Cristina de” Giorgi, Italio
Andrew Horton, Britio
Gerald Romaer, FR Germanio
Jesús Nájera Sepulveda, Meksiko
Norbert Bludau, FR Germanio
Sylvaine Bourrely, Francio
Tuula Lindstedt, Finnlando
Teuvo Ronkainen, Finnlando
Malgorzata Lukaszewska, Pollando
Raimo Tuisku, Finnlando
Walter Zelazny, Pollando
Tuula M. Virolainen, Finnlando
Tuomo Grundström, Finnlando
Helmuth Hüppertz, Nederlando
Pekka Virtanen, Finnlando
Jussi Jäntti, Finnlando
Raila Varonen, Finnlando
Anna-Lisa Heikkinen, Finnlando
Jorma Kasanen, Finnlando
Herbert Mayer, Aŭstrio
Giulio Cappa, Italio
Kaarlo Voionmaa, Finnlando
Heta Kesälä, Finnlando
Nicole Margot, Svislando
David Buhlmann, Svislando
Miroslaw Wiechowski, Svedio
Gianfranco Molle, Italio
Norberto Saletti, Italio
Françoise Badou x, Svislando
Jean-Jacques Lavanchy, Svislando
Henri Coulon, Francio
Madeleine Coulon, Francio
Stefano Keller, Svislando
Irma Heikkilä, Finnlando
Uwe Lohse, Danlando
Jan Szalowski, Pollando
Olivier Tzaut, Svislando
Esperanto-Junularo Donnersberg, FR Germanio
Svisa Esperanto-Junularo, Svislando
Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando
Pola Studenta Esperanto-Komitato, Pollando (aparta deklaro)