Ĉesis IIC, vivu CdI !

HeKo 896 1-B, 6 dec 25

Hodiaŭ en Komo (kvartalo Ponto Kiaso) okazis la malfonda Asembleo de Itala Interlingvistika Centro, kiu transdonis sian tutan bonhavon, pere de fonduso Pro Esperanto, al Centro di Interlinguistica, kies fonda Asembleo disvolviĝis tuj poste translime en Kiaso, kiel neprofitcela societo laŭ la art. 60 de la Svisa Kodo. La nova societo akceptis la bonhavon de la antaŭa.

LF-koop trairas gravan teknologian progreson

HeKo 895 5-B, 30 nov 25

Kooperativo de Literatura Foiro enkondukas novan, pli profesian teknikan infrastrukturon: la preparo de “Literatura Foiro” migris al pli moderna softvaro, kiu malfermas novajn eblojn por vektora grafiko, fotoretuŝoj kaj enpaĝigo, aldone al la plurfunkcia strukturo por produkti afiŝojn, reklampaĝojn kaj sociretejajn enhavojn kongruajn kun la grafika identeco de LF.

EIE-kurso de prof. Ilona Koutny pri lingvistiko

HeKo 895 4-B, 29 nov 25

Esplora Instituto de Esperantologio ĝojas anonci la kurson de prof. Ilona Koutny por la katedro de lingvistiko: temas pri unusemestra kurso pri esperanta lingvistiko, kiu ekos per la semajno 17-22 aŭgusto 2026 en la Helvetia Esperanto-Domo de KCE kaj daŭros telematike laŭ kalendaro fiksota de la docentino kun la studentoj (principe duhora lekcio en ĉiu dua semajno).

Du establoj ĉe la Virtuala Movada Foiro de la 6a VK

HeKo 8951-B, 26 nov 25

Dum la 6a Virtuala Kongreso de Esperanto du establoj sinprezentos okaze de la Virtuala Movada Foiro, la 4an de decembro 2025: temas pri Literatura Foiro, reprezentota de c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini (je 09h30 CET, ĉe la virtuala budo 2), kaj Esperanta Naturamikaro, en ĉeesto de de gec-anoj Carlos Spinola kaj Manuela Blanco (je 21h30 CET, ĉe la vir

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.