Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, anoncas proponon de reformo de la Senata reglamento laŭ art. 23 de la nuna Reglamento, por aprobo laŭ la 33a, enkondukitan de sen. Rubeno Fernàndez kaj diskutotan dum la venonta Senata sesio.
Enkonduko
Organizo kiu celas esti subjekto de internacia juro, kun aŭtonomaj leĝofara, justica kaj ekzekutiva povoj, ne povas funkcii kiel simpla asocio. Ĝia plej supera normodikta instanco ne devus kunsidi nur kelkajn horojn jare, tiel mallonge kiel ĝenerala asembleo de asocio, kiu utilas nur por aprobi la proponojn de la asocia estraro. Por ke ĝi vere reprezentu la civitanojn kaj kontrolu la agadon de la ekzekutiva povo anstataŭ esti kontrolata de ĝi, la Senato de la Esperanta Civito devas kunsidi multe pli ofte. Ideale, ĝi kunsidus tiel longe kiel ekzemple la Ĝenerala Konsilio de Andoro, kiu estas en konstanta sesio de la 1a de Marto ĝis la 15a de Julio kaj de la 1a de Septembro ĝis la 31a de Januaro. Tiel konstanta funkciado estas la normo en ĉiuj naciaj parlamentoj. Ĉiukaze, la Senato devus kunsidi tiel ofte kiel la Kapitulo.
Laŭ nia Konstitucia Ĉarto, la Senato havas sesion ĉiun sesan monaton, sed efektive ĉiu sesio daŭras nur kelkajn horojn, ĉar ĝis nun ili estis fizikaj. Plie, ankaŭ tiu minimuma kadenco ne estas respektata, ĉar efektive dum la jaro 2025 neniu sesio okazis de la 31a de Aprilo ĝis la novjariĝo.
Ĝis nun, por okazigi la sesiojn, la Konsuloj atendis ke iu establo invitu la Senaton al sia aranĝo. Tamen tiu kutimo kontraŭas la literon kaj la spiriton de la Manifesto de Raŭmo:
“Necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980).”
Kongresoj devus esti okazoj por ĝui Esperanton per sociaj, turismaj kaj kulturaj agadoj favorantaj personajn rilatojn, kaj estas memevidente ke la plej bona maniero uzi la tempon en internaciaj kongresoj ne estas longaj sesioj de la Senato. La Senato ne estas brutaro kiun establoj povas peli de unu loko al alia por ekvilibrigi la deficiton de siaj aranĝoj.
Dum la nuna Reglamento de la Senato neniam estis reformita de 2002 kaj spegulas la metodojn de jam forpasinta epoko, interretaj videokonferencoj fariĝis normalaj, aparte post la kronvirusa pandemio en 2020. Jam plurajn fojojn senatanoj oni sugestis la eblecon kunsidi virtuale, kiu estis rifuzita per la preteksto ke “parlamentoj kaj superaj instancoj deneniu subjektoj de internacia juro kunsidas nur fizike, ne virtuale” (respondo al interpelacio de c-ano Lucien Kagina, Heroldo de Esperanto nº 2358, sept. 2024, p.1).
Tiu aserto similas al la antikva aksiomo laŭ kiu ĉiuj cignoj estas blankaj, malpruvita de la malkovro de aŭstraliaj cignoj. Fizika ĉeesto ne estas esenca karakterizo de parlamentoj sed akcidenca, provizora kaj kontingenca, ŝuldata nur al la fakto, ke naciaj registaroj kaj internaciaj registaraj organizoj pagas salajron al siaj oficuloj ĉu nomumitaj ĉu rekte elektitaj de la popolo, por ke ili dediĉu sin plentempe al sia ofico, vojaĝu aŭ pagu loĝejon proksiman al la parlamentejo. Kontraŭe, senatanoj de la Esperanta Civito servas honorofice. Plia kontraŭargumento estas la fakto, ke la ekzekutiva povo, en nia kazo la Kapitulo, jam de jaroj kunsidas kaj funkcias virtuale, sen ies ajn aserto, ke tio ne eblas.
Sekve, la Parlamento de la Esperanta Civito estas nigra cigno, kiu devas ekspluati la eblecojn de moderna teĥnologio por labori plej efike kaj malmultekoste. La esenca trajto de parlamentoj estas ne fizikeco en la spaco sed ofteco en la tempo, kaj la Reglamento devus plifaciligi pli oftajn kunsidojn. Virtualaj kunsidoj ankaŭ malpliigus la koston de senataj sesioj por la Civito kaj por la persona ekonomio de senatanoj mem. Tiel, finfine realiĝos la principo ke sesioj povas kunsidi pli ol unu fojon.
Tamen estas vero, ke ne ĉiuj niaj civitanoj estas pretaj por retaj kunsidoj, aparte la afrikanoj, pro konektaj problemoj. Ankaŭ en la kazo de unuamondanoj la teĥnika lerteco necesa por tiaj kunsidoj multe varias de unu persono al alia. Sekve, malsamaj homoj renkontas malsamajn barojn al fizikaj kaj virtualaj kunsidoj.
Por solvi tiujn problemojn, ĉi tiu modifo proponas, krom virtualajn kunsidojn, ankaŭ proceduron por anstataŭigi senatanojn per rajtigitaj reprezentantoj en ambaŭ kazoj de fizikaj kaj virtualaj kunsidoj. Ĉiu reprezento estas limigita al unuopa kunsido por eviti konstantan delegon de senataneco. Nur por hibridaj kunsidoj ne estas akceptota reprezentado, ĉar ĉiu senatano povas partopreni fizike aŭ virtuale.
La enkonduko de virtualaj kunsidoj necesigas ankaŭ la pliprecizigon de la difino de senatokonsultoj, kiuj ne plu estas “telematikaj kunsidoj”, sed retpoŝtaj demandoj pri preciza afero aŭ teksto, anstataŭ pli ĝenerala “temo”. Ankaŭ, ĉar nun eblos voĉdoni en virtuala kunsido, necesas precizigi ke ili ne estas voĉdonoj.
Dua grava manko de nia nuna Senato estas la abundo de fantomaj senatanoj, kiuj malatentas siajn civitanajn devojn kaj partoprenas nek sesiojn nek senatokonsultojn. Ĝuste pro ilia foresto necesas fikcia antaŭsupozo pri kvorumeco de ĉiuj kunsidoj, kiu principe permesus al nur du aŭ tri senatanoj aprobi kion ajn dum forestas ĉiuj aliaj. Tiu oportuneco estas grava anomalio de demokratia vidpunkto kaj devas esti forigata. Antaŭ ol postuli veran kvorumecon de kunsidoj, tamen, necesas proceduro por anstataŭigi fantomajn senatanojn, kiun ĉi tiu propono inkluzivas. Nur post kiam anstataŭigo estos funkciinta dum kelkaj jaroj kaj la Senato estos sarkita el fantomaj senatanoj, eblos postuli veran kvorumon.
Tria grava manko de nia leĝofara povo estas la fakta regado super ĝi de la ekzekutiva povo en la persono de la Konsulo, al kiu nia Ĉarto donas la ekskluzivan rajton kunvoki la Parlamenton kaj difini ĝiajn tagordojn, dum ĉiuj suverenaj parlamenton havas propran prezidanton, malsaman de la prezidanto de la ekzekutiva povo, kiu mem interkonsentas la tagordon de sia ĉambro kun la grupestroj sendepende de la ekzekutivo. Tio estas ankaŭ grava diferenco inter asocio kaj ŝtato. Se Yoon Suk Yeol estus havinta tian povon en Sud-Koreujo, ekzemple, li ne devus dissendi la korean parlamenton en propra ŝtatrenverso kaj deklari armean leĝon, ĉar jam de la komenco havus kompletan kontrolon de la parlamento. Eĉ Putin ne havas tiom da povo.
Dum reformo de la Konstitucio mem devas esti nia longperspektiva celo, ĉi tiu propono de modifo de la Senata Reglamento celas plivastigi la aŭtonomecon de la Senato faciligante al ĝi eksterordinarajn sesiojn, kiujn konvokas senatanoj mem anstataŭ la Konsulo, kaj havas memdifinitan tagordon. Ĝis nun tiu ebleco ne estis uzita, certe ĉar la Senato devis kunsidi fizike kaj nur la Konsulo povus garantii tion. Plie, la kunvokantaj senatanoj devis atendi ses monatojn la reagon de la Konsulo antaŭ ol havi la rajton mem kunvoki ĝin, kio fakte prokrastis la eskterordinaran sesion al la ordinara kaj faris ĝin neebla. En ĉi tiu reformo, estas proponata atendo de nur du monatoj.
Lasta grava manko de nia Senato estas ĝia nekapablo kontroli la financojn de la Civito. En ĉiuj subjektoj de internacia juro, sed ankaŭ en normalaj, humilaj asocioj, la ĝenerala asembleo havas la nedelegeblan rajton aprobi la spezkalkulon de la ekzekutivo kaj la proponatan buĝeton por la sekva jaro. Kontraŭe, nia Ĉarto donas kompletan aŭtonomecon al la Civita Banko, kiun kontrolas nur la Konsulo per nomumoj sen devo raporti al iu ajn, eĉ al la Konsulo mem. Laŭ la Reglamento de la Senato, la Konsulo garantias la financan aŭtonomion de la Parlamento, sed tio ne vere garantias al senatanoj repagon de la kostoj partopreni en fizika kunsido, ĉar neniel estas klarigite kiu financas la kostojn de la Senato, se ne respondecas la Civita Banko.
Denove, ambaŭ aferoj estas forigendaj demokratiaj anomalioj. Manke de konstitucia reformo, kiun necesas plani longperspektive, ĉi tiu reformo de la Reglamento donas al la Senato la rajton kontroli almenaŭ siajn proprajn elspezojn. Ankaŭ la ofico de kvestoro estas abolita, ĉar ĝi ne estas regulita de iu ajn aprobita normo kaj nur kaŭzas financan netravideblecon kaj duoblan librotenadon.
Teksto de la modifoj
Sekvas la tekstoj de la modifoj. Vortoj per grasaj literoj estas modifoj. Se mankas grasaj literoj, la tuta teksto de la artikolo estas modifita.
Art 5: Anstataŭigo
5. Se senatano ne partoprenas kunsidojn de la Senato persone aŭ per reprezentanto dum du jaroj, li estas anstataŭata laŭ la supraj paragrafoj.
6. Se necesas plu anstataŭi senatanojn sed la kandidatlistoj estas elĉerpitaj, estos kunvokata universala voĉdonado laŭ art. 17 de la Konstitucia Ĉarto.
Art. 9: Kunvokoj
4. Eksterordinaraj sesioj (el unu aŭ pli da kunsidoj) okazas ene de 60 tagoj post la peto. Trans tiu tempolimo, la petintoj rajtas mem kunvoki la Senaton (memkunvokita sesio).
Art. 10: Tagordo
1. Konsultinte la grupestrojn, la Konsulo aŭtonome difinas kaj ĝustatempe komunikas la tagordon de ordinara senata sesio.
Art. 11: Sidejo kaj reprezentado
1. La Senato ne havas fiksan kunsidejon, kaj povas kunsidi fizike en loko difinita de la Konsulo post konsultiĝo kun la grupestroj, aŭ virtuale per videokonferenco; ĉiuj eksterordinaraj sesioj estas virtualaj.
2. La Senato povas kunsidi ankaŭ hibride; en tiu kazo, la elektita kunvenejo devas disponi la bezonatan teĥnologion kaj la prezidanto devas garantii egalan partopreneblecon por la senatanoj distance partoprenantaj.
3. En nehibridaj sesioj, kiu ajn civitano povas reprezenti senatanon per skribita permesilo kun permana aŭ elektronika subskribo de la senatano kaj eksplicita dato de la sesio.
4. La permeso de reprezentado devas atingi la Konsulon aŭ ties delegiton ne pli malfrue ol unu semajnon antaŭ la komenco de la sesio.
5. Reprezentantoj povas reprezenti nur po unu senatano.
Art. 18: Voĉdono: proceduro
2. La voĉdonoj estas devige sekretaj se temas pri elekto aŭ nomumo de personoj por ofico.
3. En fizika sesio, sekreta voĉdono estas farata per paperaj balotiloj. En virtualaj kaj hibridaj sesioj, ĝi estas farata per retpoŝta aŭ tujmesaĝila mesaĝo konfidence sendata de la senatanoj kaj reprezentantoj dum la kunsido al voĉnombranto delegita de la Konsulo antaŭ la sesio; retpoŝtadreso aŭ telefonnumero rajtigita por voĉdono devas esti la individua privata retpoŝtadreso aŭ telefonnumero registrita ĉe la Registra Instanco por ĉiu senatano aŭ reprezentanto. La voĉnombranto devas sendi konfirmon de ricevita voĉdono al ĉiu voĉdoninto.
4. Retpoŝto kaj tujmesaĝiloj povas esti anstataŭataj de alia reta balotsistemo se ĝi estas anoncita antaŭ la sesio kune kun la tagordo, profesi-nivela, sekura kaj inspektebla, se permesas voĉdonon per individua identigo, kaj se povas liveri rezultojn dum la sesio.
5… [Samaj artikoloj sed renumeritaj]
Art. 29: Senatokonsulto
1. Senatokonsulto estas virtuala skriba konsultiĝo de la Senato, pri unu kaj klare indikita demando aŭ teksto, sub la kunordigo de la Konsulo. Ĝi ne estas voĉdono sed debato.
2. [Sama]
3. [Sama]
Art. 30 [Nur renumerita]
Art. 31 [Nur renumerita]
Art. 32 [Nur renumerita]
Art. 33: Financoj
1. Senatanoj rajtas ricevi monkompenson kontraŭ siaj elspezoj pro ĉeesto en fizika aŭ hibrida sesio.
2. En ĉiu sesio la prokuristo de la Civita Banko raportas al la Senato la elspezojn de la lasta sesio kaj proponas buĝeton por la venonta, inkluzivante elspezojn de la telematika sistemo por virtualaj kaj hibridaj sesioj, de la reta arĥivo kaj de Heroldo Komunikas.
Aldonu komenton