Kunvokita ekster Svislandon la KCE-Komitato
La Komitato de Kultura Centro Esperantista havas ordinarajn kunvenojn fine de januaro, de majo kaj de septembro.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista havas ordinarajn kunvenojn fine de januaro, de majo kaj de septembro.
La someraj monatoj de 2012 estis la plej pozitivaj de post kiam Fondumo Pro Esperanto okupiĝas kiel regio pri la nemoveblaĵoj posedataj de KCE, de LF-koop kaj de FPEF mem en Svislando respektive Hispanio, kun sume pli ol mil tranoktadoj.
Hieraŭ mortis en hospitalo en Ganao c-ano Holger Siebers, praktike unu jaron post la perdo de alia granda amiko de Afriko: sen. Nelly Holevitch.
Kelkaj esperantistoj el diversaj etnoj estas partoprenantaj la Internacian Konferencon de la Finn-Ugraj Popoloj, okazanta dum ĉi tiuj tagoj en Hungario apud la Balatono. La plej grava inter ili estas c-ano György Nanovfszky, kiu interalie oficas kiel viprezidanto de la Asocio.
La septembra agendo enhavas plurajn internaciajn kongresojn kaj konferencojn, kie nia lingvo kaj ĝia parolkomunumo alestas nur danke al establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.
La kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” atingis la abonantaron, danke al la raportoj verkitaj de sen. Dieter Rooke, korespondanto el Hanojo pri UK, kaj al la enpaĝigo de sen. Anna Bartek, ĉefa redaktoro.
La gazeto enhavas la plej gravajn dokumentojn de UK, inkluzive de paroladoj: ĝi estas, kiel kutime, fundamenta rimedo por la estontaj historiografoj de la esperanto-mondo.
La numero 258 (aŭgusto 2012) de “Literatura Foiro” survojas al la abonantaro, samkoverte kun la junia numero.
Kultura Centro Esperantista organizas lingvotestan sesion 14-15 oktobro 2012 ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, Andaluzio, por la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, la sola kiu aplikas al nia lingvo ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, kaj ankaŭ ties rekomendon unue fari la parola
La 26a numero de “Esperantista Tribuno” jam aperis. Per artikolo de c-ino Dimitrinka Kateva la bulteno de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado enkondukas la temon “Kion la bulgaroj donis al la mondo?”.
Profesorino Esther Schor, el la universitato de Princeton (Usono), honoris la Esperanto-Domon per sia vizito, dum restado en Svislando pro internacia kongreso pri la angla literaturo, kiu estas ŝia ĉefa fako.
Esperanto kiel lingvo de Eŭropa Unio, kaj specife de eŭropa identeco, estas karakterizo de Eŭropa Esperanto-Unio, unuavice de ĝia sekretario Zlatko Tiŝljar. Unu el la nerektaj konsekvencoj de tiu ideologia sinteno estas favora inklino al Eŭropa Unio, inkluzive de la eŭra valuto.
Diskonigis ĝin James Bond, per unu el la plej famaj filmoj post la Connery-epoko; hodiaŭ ĝi estis la celo de la unua ekskurso kadre de la 9a Internacia Naturamika Semajno. Temas pri Schilthorn, sur Piz Gloria: mirinda panorama platformo je preskaŭ 3.000 metroj super la marnivelo.