Nia lingvo en la poezia PEN-maratono
Ankaŭ esperanto alestos la poezian maratonon kiun PEN Internacia organizas telematike, rezervitan al la minoraj kaj minoritataj lingvoj, kaj al junaj verkistoj: nin reprezentos sen. Alessio Giordano per kvar propraj tankaoj — unu el la tre malmultaj kontribuoj de ekster Eŭropo al la esperanta metriko.