La koher' al li mankanta
HeKo 327 7-B, 7 apr 07
S-ro Camacho opinias ke “en la Belartaj Konkursoj de UEA la literatura nivelo ne ĉiam brilis (tamen nenio komparebla kun la skandale manipulitaj Floraj Ludoj aŭ la Verko de la Jaro)”. Tio estas opinio plus akuzoj sen pruvoj.
Ni demandu nin: kiu gajnis la lastan premion “La Verko de la Jaro”? Poemaro, kies aŭtoro estas la mastro de eldonejo Mondial, kiu mem presis ĝin.