ALTE invitis prezenti LTSEC en Stokholmo
Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie Kultura Centro Esperantista reprezentas esperanton, invitis oficiale ĝian delegiton, c-anon Bertil Nilsson, prezenti la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, kiun KCE administras, dum la ĵusa konferenco de ALTE en Stokholmo, 20-22 aprilo 2016.