Sukcesa debuto de ARTE, kaj nun?

HeKo 609 2-B, 6 aug 16

Kvardek tri personoj alestis almenaŭ unu (sed ofte pli) el la programeroj dum la unua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, en Hungario 31 julio — 4 aŭgusto 2016. La plej multaj estis denaske edukitaj en la itala aŭ la hungara; sekvis la hispana, germana, bulgara, franca, pola kaj unu denaska esperantistino.

Kontribuo de la Esperanta Civito en Nitra konferenco

HeKo 608 5-C, 28 jul 16

La Esperanta Civito ĉeestas la internacian konferencon pri lingvopolitiko, ĉe Universitato de Konstanteno Filozofo, fakultato de orienteŭropaj studoj, en Nitro (Slovakio) per la Vickonsulo kaj per la legacia asistanto el Budapeŝto, laŭ invito de la organizanta akademia aŭtoritato. La ĉeftemo de la konferenco estas “Perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio”.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.