Greziljono volas eksigi la iamon
La projekto “Por malfermo” venkis hodiaŭ en la ĝenerala membrokunveno de la kooperativo posedanta kastelon Grésillon. Konsekvence okazis forta selekto inter la ĝisnunaj administrantoj: jam kelkaj ne kandidatiĝis, aliaj ne estis reelektitaj, kiel Jeanik Marolleau.