Debato pri neŭtraleco inter la junularo
Ni, junaj esperantistoj, kunsidantaj en Cisarua (Indonezio), okaze de la 81-a Internacia Junulara Kongreso, konsentinte pri la jenaj punktoj:
Ni, junaj esperantistoj, kunsidantaj en Cisarua (Indonezio), okaze de la 81-a Internacia Junulara Kongreso, konsentinte pri la jenaj punktoj:
La 11an de septembro 2025 ĉiuj rezidantoj en Svedio pozitive interesataj pri la aktiveco de la Esperanta Civito estos bonvenaj je 17h00 ĉe la Norda Legacio en Stokholmo, Solidaritetshuset. Prelegos c-ano Giorgio Silfer, enkondukos c-ano Johannes Genberg. Dum la prelego estos donita anonco tre grava por la sveda Esperantio.
La 1an de Septembro 1889, antaŭ 136 jaroj, aperis en Nurenbergo la unua numero de La Esperantisto, la pionira revuo en la lingvo de d-ro Esperanto. La iniciato, subtenata de Zamenhof mem, donis al la tiama juna lingvoprojekto unuan oficialan presitan voĉon.
Proksimiĝas la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, organizata de Esperanta Naturamikaro en Costa Brava, pli precize en Tossa de Mar, 12-18 oktobro 25. Partoprenos muzikistoj (Kajto, Giorgio Di Nucci, JoMo) kaj aliaj artistoj kaj prelegontoj (interalie Arno Lagrange, Alessio Giordano, Giorgio Silfer). La ekskursoj inkluzivas noktan poezian promenadon en la pitoreska mezepoka burgo.
Ekde morgaŭ c-ano Giorgio Silfer reprezentos la esperantan literaturon en la verkistara mondkongreso de PEN Internacia, organizata en Krakovo okaze de la jubileo de la Pola PEN — en la tagordo aparte gravas la statuta reformo de la institucio.
Legu detalojn en “Literatura Foiro” kaj literator@
La Itala Kongreso de Esperanto gastigis antaŭhieraŭ lekcion de c-ano Giorgio Silfer, kadre de lia kurso pri literaturo ĉe la Esplora Instituto de Esperantologio, scienca instituto de la Esperanta Civito kaj baldaŭ memstara establo. La studentoj estis telematike konektitaj dum la kongresanaro reale alestis.
Donald Trump ĵus akuzis la miliardulon George Soros kaj lian filon Alex Soros pri financado kaj subtenado de perfortaj protestoj en diversaj urboj de Usono, postulante ke ili ambaŭ estu juĝataj laŭ la federacia RICO-leĝo, pri organizita krimo.
El landoj de Eŭropa Unio kaj najbaraj (ekzemple Svislando) ne plu eblas sendi pakaĵon al Usono, ekde ĉi tiu semajno, pro la akcizoj (fakte doganoj) postulataj de la usona registaro: tio signifas ke LF-koop ne rajtas plu sendi librojn, kaj probable la samo validas de Usono al Eŭropo. Bonŝance eblas sendi ankoraŭ leterojn, kaj probable la esperanto-periodaĵoj estas konsidereblaj kiel korespo
Sen. Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, renkontis hodiaŭ la organizan teamon de la unua Esperanta Konferenco en Afriko, planata por la lastaj tri tagoj de la nuna jaro; la renkonton ĉeestis ankaŭ sen. Manuela Blanco, Unua Vickonsulo.
Pri la temo Centra Oficejo mi povas nur konstati, ke ordinara esperantisto restas perpleksa. Estas du konkuraj historioj: tiu, ke la financoj de UEA ne permesis daŭrigi la nunan sistemon; kaj tiu, ke ekzistis kvazaŭ konspiro de la prezidantoj kaj estraroj forigi CO-on sendepende de la financa situacio.
Pro la disvastigo de la kontraŭisraela deklaro de Kataluna Esperanto-Asocio endas publikigi ankaŭ la deklaron de Esperanto-Ligo en Israelo, kiu aperis en aŭtuno 2023 tra diversaj kanaloj, interalie la socikultura revuo “Kontakto” (fondita de TEJO sed apartenanta al UEA).
Plia apogo al la propono de rezolucio Kagina-Bartek pri cionismo estis hodiaŭ sendita al la Konsulino, sen. Lorena Bellotti: ankaŭ ĉi-foje fare de verda senatano, nome d-ino Perla Martinelli — kun ŝi iĝas jam kvar la subtenantoj de la propono.