SAT kongresas, ILEI konferencas

HeKo 397 2-A, 20 jul 09

Kun ne granda partoprenantaro disvolviĝas ĉi-semajne la 82a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, en Milano, kaj la 42a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, en Krakovo.

La ILEI-konferencon favoras la jubilea etoso kaj la forta tradicio en Pollando, kio altiras la atenton de la lokaj amaskomunikiloj (kaj de la Pola Radio). Tia eĥo mankas al la SAT-kongreso.

Ekas OSIEK-konferenco en Kondoros

HeKo 397 1-A, 19 jul 09

Ekas hodiaŭ Internacia Esperanto-Konferenco en Kondoros, urbeto en la fora hungara provinco, verŝajne elektita ĉar ie proksime loĝas familiano de Eŭgeno de Zilah.

La ĉeftemon “Humura literaturo en esperanto” pritraktos kelkaj prelegantoj, el kiuj nur unu (Jacques Le Puil) prelegos eĉ tri fojojn: fakte preskaŭ ĉiumatene, ĉar kiam ne parolos li, parolos lia edzino, Armelle Lequint.

Grava legaco al IEMW

HeKo 396 1-B, 12 jul 09

La direktoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, mag. Herbert Mayer, anoncis ke s-ino Ada Csiszár testamentis al IEMW gravan heredaĵon. Temas pri la privata biblioteko de Kálmán Kalocsay, korespondaĵoj, manuskriptoj, dokumentoj, fotoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.