Du pliaj diasporaj literaturoj apud la esperanta
Refondiĝis du PEN-centroj malaperintaj antaŭ du jardekoj aŭ eĉ pli: la roŭma kaj la jida. Bonvenigon donis al iliaj literaturoj la verkistara mondkongreso, okazanta en Krakovo, kie partoprenas nia delegito Giorgio Silfer. Per ili la esperanta ne estas plu la sola diaspora literaturo reprezentata en PEN Internacia.