UEA: ĉu 100-jara aŭ 60-jara?

HeKo 323 5-B, 9 feb 07

En intervjuo lastatempe aperinta en “La Ondo de Esperanto” mi asertis ke la nuna UEA estas Internacia E-Ligo rebaptita kiel UEA. Eĉ pli ĵuse, ekflamis polemiko inter s-roj Osmo Buller kaj Gunnar Gällmo pri la aĝo de UEA: laŭ unu baldaŭ centjara, laŭ alia nur sesdekjara.

Niĝerio kongresis sen la estraro

HeKo 323 4-B, 8 feb 07

“Iuj eŭropaj imperiistoj kun koloniigaj intencoj en Esperantio detruis longjaran harmonion kiu ekzistis en EFEN. Do kio okazas, tio estas unua kongreso en Niĝerio kaj ne la unua kongreso de niĝeriaj esperantistoj nome de EFEN”, skribis c-ano Prince Henry Oguinze, la prezidanto de Esperanto-Federacio en Niĝerio, pri la unua enlanda kongreso 15-17 decembro 2006.

NEL pri pac-Nobelo al UEA

HeKo 323 3-A, 7 feb 07

Al UEA (Roterdamo) kun kopio al la komisiito Claude Longue Epée, Francio
kaj la estraranino pri la landaj kaj regionaj agadoj Maritza Gutiérrez, Kubo.

Norvega Esperanto-Ligo ricevis la cirkulerajn instigojn de UEA kontribui al kampanjo celanta al la kandidatigo de UEA por la Nobel-premio pri Paco de 2008.

Akademio de Esperanto: eminentaj foriroj

HeKo 323 2-A, 6 feb 07

Werner Bormann, la prezidinto; Stefan Maul, la ĉefredaktoro de “Monato” kaj gvidanto de la lingva konsultejo; Edwin de Kock, la poeto; Spomenka Ŝtimec, la prozistino; Andrzej Pettyn, la radioredaktoro: ili ĉiuj retiriĝas de la Akademio de Esperanto, rezignante pri rekandidatiĝo fine de la nuna mandato. Tri el ili estis akademianoj dum pli ol tridek jaroj.

UEA ne plu neŭtralas pri Usono

HeKo 322 7-A, 2 feb 07

Post lastatempa akra atako de prezidanto Corsetti kontraŭ Usono, nome de UEA, en la magazino “Le Monde diplomatique”, la 29an de januaro ankaŭ la ŝtata kuba novaĵagentejo ACN informis, ke la komitato de Kuba Esperanto-Asocio finis sian regulan kunsidon en Havano per deklaro “kondamnanta la kontraŭ-kuban politikon de Vaŝingtono”.

Heroldo en januaro 2007

HeKo 322 6-B, 31 jan 07

La populara trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo eniris sian 83an jarkolekton. La unua numero (2099 laŭvice) proponas eksterordinaran donacon en la tria paĝo (la kultura): la tuta rakonto “La ĵaro” de la Nobel-laŭreato Luigi Pirandello, per la traduko de prof. d-ro Carlo Minnaja.

KEFR, bazo de la Civita testosistemo

HeKo 322 5-C, 29 jan 07

La Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR) estas la bazo de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC). La tutan sistemon administras Kultura Centro Esperantista en Svislando. Kadre de la sama reto de lingvotestaj institutoj troviĝas ITK en Budapeŝto, kun kiu KCE lastatempe subskribis interkonsenton kun reciproka agnosko pri la aktiveco rilate al nia lingvo.

Internacia Tago de la Memoro

HeKo 322 4-C, 27 jan 07

Hodiaŭ oni memoras la viktimojn de la Holokaŭsto, per la Internacia Tago dediĉita al ili (rezolucio 60/7 de UN je 1 novembro 2005). Tiutage en 1945 la pretervivintoj en la koncentrejo Auŝvico estis atingitaj fare de la Ruĝa Armeo.

Jen bona okazo (re)legi la tre interesan artikolon pri la savo de la 25.000 bulgaraj hebreoj en “Literatura Foiro” n-ro 221, junio 2006.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.