La venontan monaton prof. Giorgio Silfer dediĉos du prelegojn al la du jubileoj de la nuna jaro: la esperanto-ŝtato Amikejo (aŭgusto 1908) kaj Universala Esperanto-Asocio (1908-1947, ĝis la ensorbo en Internacia Esperanto-Ligo).
“Antaŭ cent jaroj dum dek tagoj ekzistis esperanto-ŝtato” estas la temo de eseo aperonta en la aprila numero de “Literatura Foiro” kaj traktota ĉe la Londona Klubo, 11 aprilo 2008.
“La UEA de Hodler kaj Privat (1908-1934)” estas la temo de prelegaro ĉe Kultura Centro Esperantista, 26 aprilo 2008, 10h00-12h00, 14h00-17h00. En la posta tago estas planita ekskurso al la historie gravaj lokoj por UEA en Ĝenevo. Sed ĉar subite aperis la informo de relative improvizita UEA-simpozio samurbe la 24an de aprilo, KCE decidos pri la efektivigo de tiu ekskurso surbaze de la nombro da aliĝoj je la 14a de aprilo.