Institut Zamenhof en aktiva jarfino

HeKo 320 6-B, 8 jan 07

La 20an de decembro kunvenis la geinstruistoj de Institut Zamenhof por taksi la provekzamenojn okazintajn kaj ankaŭ pripensi la laborojn ĝis la veraj ekzamenoj de la jaro. En la unua klaso de la elementa nivelo sukcesis 18 gelernantoj el 24. 30 el 34 sukcesis en la dua klaso, 25 el 34 en la tria, 19 el 23 en la kvara, dum 5 el 25 en la kvina.

Kontrakto inter KCE kaj ITK pri lingvotestado

HeKo 320 2-B, 2 jan 07

Hodiaŭ ekvalidas la kontrakto inter Kultura Centro Esperantista (KCE) kaj Fremdlingva Plukleriga Centro (ITK), subskribita en Budapesto komence de novembro 2006. ITK estas la institucio, kuplita al la ELTE-universitato, kiu administras la testaron pri vivantaj lingvoj kaj la koncernajn diplomojn por adoltoj. Ĉiujare kelkmiloj da hungaroj diplomiĝas pri esperanto ĉe ITK.

La malriĉa diasporo

HeKo 320 1-A, 1 jan 07

Per la definitiva eniro de Bulgario kaj Rumanio en Eŭropan Union, la historio de la eŭropa civilizo prezentas ekonomie kaj politike komunan establosistemon, de la Atlantiko ĝis la Nigra Maro, post la fino de la romia imperio.

Literatura konkurso "Liro-2006"

HeKo 319 6-A, 28 dec 06

“La Ondo de Esperanto”, la organizanto de la tradicia literatura konkurso Liro-2006, ricevis ĉi-jare 38 konkursaĵojn de 21 aŭtoroj el 16 landoj. Neniam pli frue “Liro” allogis konkursemulojn el tiel multaj landoj.

Laŭreatoj de Liro-2006
Originala prozo: Katarzyna Tempczyk (Pollando) pro “Kiamaniere mi venkis beleckonkurson, aŭ kiujn sukcesojn ofertas la malsukcesaj planlingvoj”.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.