Olimpika kaj Musa Jaro

HeKo 345 6-C, 26 jan 08

Laŭ invito de la redakcio de Ĉina Radio Internacia, la Konsulo de la Esperanta Civito sendis al Pekino la suban gratulmesaĝon, okaze de la baldaŭa Novjartago:

Por homaro kiu ne sukcesas ankoraŭ eviti la militan venenon, sporto estas unu el la plej efikaj antidotoj, precipe laŭ la olimpikaj idealoj. Samtempe grandaj sportaj manifestacioj, el kiuj la plej universala estas ĝuste la Olimpikoj, donas la okazon por prezenti la landon al la tuta mondo. En tio ekzistas la risko ke la olimpika spirito ne estu prioritata. Tipa ekzemplo venas el Berlino 1936, kiam en totalisma reĝimo la Olimpikoj estis utiligeblaj kiel ŝanco por montri la superecon de la arja raso, laŭ la nazia ideologio. Efektive Germanio gajnis plejmulte da medaloj. Sed grava epizodo heroldis la baldaŭan krizon de tiu rasisma reĝimo, kiam usonano el nigra haŭto alvenis al finalo kontraŭ germana atleto. La germano ne sukcesis, kaj Hitler rifuzis liveri la oran medalon al la nigrulo. Jardekojn poste, al la filo de la germana sportisto, la usonano ĝojis rakonti ke la patro estis vera sportemulo: la germano neniel ofendis la nigrulon, ĉiam amike rilatis al li kaj eĉ donis konsilojn. Tiaj epizodoj savis la olimpikan spiriton. Doni la prioritaton al tiu spirito: jen mia bondeziro okaze de la Olimpikoj en Pekino, okaze de la Musa Jaro.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.