Nova teatroverko de Giorgio Silfer

HeKo 496 3-A, 12 dec 11

Giorgio Silfer ĵus finis verki novan unuaktan dramon: “La butiketo de la juvelisto”. Li tuj atentigas, ke lia teatraĵo havas neniun rilaton al la verko de Karol Wojtila “La butiko de la oraĵisto”, escepte de unu frazo, kiun li ŝtelis kiel moton por la sia: “Trans ĉiuj amoj kiuj plenigas la vivon estas la Amo”.

La unua nupto laŭ la Civita juro

HeKo 496 2-C, 11 dec 11

sen. Dieter ROOKE
Äussere Klus 14
Oensingen, Svislando
kaj
c-ino Jun LIU
Hedong  Qu Zhanzhuangzi Lu Furu Li  2-1-405,
Tianjin, Popola Ĉinio

anoncas sian geedziĝon al la esperanta popolo

la nupto okazos en la Esperanto-Domo en Svislando
ĵaŭdon la 15an de decembro 2011 je 18h00
laŭ la Civita leĝo pri familia juro

Homaj Rajtoj ne nur simbole

HeKo 496 1-C, 10 dec 11

La 10an de decembro 1948 per la promulgo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj la dudeka jarcento eldonis la plej gravan atingon en la historio de juro. Temas ankaŭ pri la plej grava heredaĵo de la dudeka jarcento al la civiliza evoluo, kvazaŭ risorte kaj kompense al la abisma faŭko kien enfalis la homaro dum la dua mondmilito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.