Ataki literaturan muzeon

HeKo 524 4-B, 13 jan 13

Ataki literaturan muzeon, ĉar ci (tiel! ne Vi!) malkonsentas pri la esprimo de la verkisto en liaj verkoj, tio jam estas simptomo pri putro de la socio en la lando el kies radikoj devenas tiu artisto monde konata. Sendepende, ĉu la atakantoj legis aŭ ne la verkon de la atakata.

Denove FEM en la Internacia Virina Kinfestivalo

HeKo 523 9-B, 7 jan 12

Ankaŭ ĉi-jare la revuo “Femina” ricevos akreditivon por alesti la Internacian Virinan Kinfestivalon, printempe apud Parizo. Pasintjare unuafoje okazis tia agnosko por Feminisma Esperanta Movado. En 2013 tamen la korespondanto ne estos plu Giorgio Silfer, aprezata kinkritikisto en “Literatura Foiro”, sed la prezidanto de FEM, Marie-France Conde Rey.

Internacia Festivalo atingis epilogon

HeKo 523 5-A, 3 jan 13

Naskite en 1979 kiel natura daŭrigo de Internacia Seminario por la IS-generacio kiu ne plu estis en TEJO-aĝo, Internacia Festivalo atingis la 29an fojon jarŝanĝe en Dortmundo: dudeknaŭan kaj antaŭlastan. La 30a, okazonta eble eĉ ne en Germanio, sed en Aŭstrio, estos la lasta, kaj fermos la multjardekan sperton de Hans-Dieter Platz kiel talenta organizanto de tiaj aranĝoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.