Rezulto de la Senatokonsulto pri Zamenhof kaj cionismo

HeKo 878 7-C, 3 jul 25

Laŭ la peto de Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) hieraŭ okazis tuthora Senatokonsulto pri la temo “Zamenhof kaj cionismo”, nome la aktualeco de la Zamenhof-penso vidalvide al la degenero en Palestino. Prezidis la Konsulino, sen. Lorena Bellotti kaj partoprenis kvar aliaj Verdaj kaj du Blankaj senatanoj (neniu grupestro); krome la invititaj vickonsuloj kiuj ne estas senatanoj.

"Historio de la esperanta literaturo": progresas la dua eldono

HeKo 878 4-B, 29 jun 25

Malrapide sed regule daŭras la produktado de la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, kiu atingis la 15an ĉapitron, nome kvaronon de la libro; c-anoj Giorgio Silfer redaktas kaj Alessio Giordano enpaĝigas (kaj Carlo Minnaja atente provlegas), kun rezulto enhave apenaŭ modifita sed grafike revoluciita, ankaŭ pro la enmeto de raraj bildoj.

Ankaŭ Arno Lagrange en la 14a KEF

HeKo 878 3-B, 28 jun 25

Pli kaj pli da teatro en la 14a Kultura Esperanto-Festivalo (28 julio — 3 aŭgusto 2025), jam la kvara fojo sinsekve en Svislando: jam pli ol en Danlando kaj same kiom en Svedio. Arno Lagrange prezentos “Ŝaknovelo” laŭ Stefan Zweig, dum alia dramo de Giorgio Silfer premieros, anstataŭ la pli frue anoncita “La dimanĉa brokantisto”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.