UEA prenas de TEJO pli ol donas al TEJO
Universala Esperanto-Asocio estas reakiranta la monon elspezitan por la aĉeto de dua nemoveblaĵo en Roterdamo. La reakiro okazas per luigo de tiu nemoveblaĵo al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, je prezo kiun d-ro Francesco Maurelli taksas “merkata”.