Kreskanta zorgemo post la vendo de roterdama domo

HeKo 889 8-A, 2 okt 25

Post kaj pro la vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 alarmas la tieaj volontuloj kaj oficistoj pagataj per mono de Eŭropa Unio; interalie ĉar, post jaroj da trankvila rutino, atendas ilin eksterordinara laborego per enskatoligado kaj transportado (kien?) de libroj kaj alia materialo: ja la domo estu komplete vaka ene dudek ses semajnoj (jam nur dudek kvar).

Finfine vendita la domo kun postdomo

HeKo 889 4-A, 28 sep 25

Se estus la unua tago de aprilo (aŭ la dudekoka de decembro en Hispanio), en bulvarda retgazeto eble vi legus ke Pro Esperanto aĉetis la domon en Roterdamo, Nieuwe Binnenweg 176… Sed en malŝerca tago la informo estas alia: la Universala fine vendis tiun nemoveblaĵon al neesperantisto(j), kontraŭ sumo ege pli malalta ol la esperitaj en 2021 (1.800.000) kaj en 2022 (1.490.000), nome n

Hodiaŭ la jarkonferenco de la Naturamika Internacio

HeKo 889 3-B, 27 sep 25

Disvolviĝas hodiaŭ en Timisoara (Rumanio) la 11a jarkonferenco de Naturfreunde Internationale, kiun partoprenas ankaŭ Esperanta Naturamikaro, bazita en Hispanio, per sia delegito c-ano Giorgio Silfer: la konferenco, bone organizita de la rumana sekcio, koincidas kun la cent-trideka datreveno de la naturamika movado kaj la sepdek-kvina de NFI.

Dezajna renovigo ĉe la ĉefaj retejoj de la Civito

HeKo 888 7-C, 19 sep 25

Post intensa kunlaboro inter la fakgrupo pri Informado de la Esperanta Civito, reprezentata de c-anoj Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano, kaj Gábor Deák Jahn, kies helpemo kaj informadika kompetento montriĝis nemalhaveblaj, ni ĝojas anonci ke la retejoj de du civitaj servoj kaj unu establo renovigis siajn dezajnon kaj grafikan stilon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.