Deka AfrES: Afrika Esperantologia Staĝo
Afrika Esperanto-Instituto anoncas la dekan Afrikan Esperantologian Staĝon, okazontan en Bujumburo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo dum du longaj semajnfinoj en decembro 2024: 6a-8a kaj 13a-15a. La celo de la deka AfrES estas formadi organizantojn de kongresoj, konferencoj, simpozioj. Pri la programo kunlaboras la Kongresa Buroo de la Esperanta Civito.