La Esperanta Civito por la Zamenhofa Jaro
La Esperanta Civito pretas aŭspicii kaj subteni (laŭ la federisme subsidua principo) iniciatojn de la paktintaj establoj, okaze de la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La iniciatoj havu aktualigan pli ol ceremoniecan karakteron, kaj enfokusiĝu al la idealoj de Zamenhof pli ol la lingvo mem.