Kostoj de lingva diskriminado en EU

HeKo 505 1-A, 24 apr 12

Atingas 2,3 miliardojn da eŭroj la sumo disdonita al la partioj ekde 1994 ĝis hodiaŭ en Italio. Tamen la anglalingva koloniado kostas 26-oble al la italoj, nome 60 miliardojn da eŭroj. Kaj ne dum 17 jaroj, sed ja ĉiujare! Dume al ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio, ne denaske anglalingvaj, tiu koloniado kostas 350 miliardojn jare.

ALTE konferencas en Lisbono

HeKo 504 5-B, 18 apr 12

Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie por esperanto aktivas KCE, laŭ delego de la Esperanta Civito, inaŭguris hodiaŭ sian jaran konferencon, ĉe la universitato de Lisbono.

La konferenco proponas fakajn prelegojn de prof. d-roj Norbert Schmitt, Dianne Wall, Hanan Khalifa, Waldemar Martyniuk. La temaro enfokusiĝas pri lernado tra lingvoj: plurlingva kaj interkultura edukado.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.