En Hungario interesa konferenco pri lingvotestado
Disvolviĝas en Kvinkirko (Hungario) la 63a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kiun Kultura Centro Esperantista partoprenas kiel reprezentanto de esperanto, la sola ekzamena lingvocentro kie oni testadas pri ĉiuj niveloj laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR): KCE membras en ALTE laŭ delego de la Esperanta Civito, konforme al direktivo Mühlemann.