Gravaj tekstoj en la novembra Heroldo (2360)
La akurate aperinta novembra numero de “Heroldo de Esperanto” (2360) deciĉas la interajn paĝojn al la tre interesaj prelegoj dum la sukcesa simpozio “Horizontoj de la nuna Esperantio”.
La akurate aperinta novembra numero de “Heroldo de Esperanto” (2360) deciĉas la interajn paĝojn al la tre interesaj prelegoj dum la sukcesa simpozio “Horizontoj de la nuna Esperantio”.
La censado de la Esperanta Civito pri la jarkvino 2020-2024 estos preta je 30 novembro 2024, sed jam montriĝas rimarkinda kresko preskaŭ ĉie, laŭ la balotejoj. La Civitanaro tiom kreskis ke la Civito fariĝis senkonteste la plej multnombra subjekto laŭ individuoj, post UEA/TEJO: ekzemple SAT estas larĝe superita.
La redakcio de “Literatura Foiro” kunsidis hieraŭ telematike sub la prezido de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. En la tagordo reliefis du temoj: la redistribuo de taskoj kaj la kovriloj por 2025.
Jam proksimiĝas la fino de 2024, kies jarkolekton ni dediĉis al packulturo kaj militliteraturo. Kvankam tre grava kaj bedaŭrinde aktuala por la nuna epoko, ĝi estas tamen malfacila itinero, kiun ni klopodis faciligi per la apudigo de pli ŝatataj temoj, de literaturo ĝis muziko, de lingvistiko ĝis filozofio, prozo, poezio kaj pluraj recenzoj.
Pasintsemajne c-ano István Nemere festis sian okdekan datrevenon, partoprenis en aŭtografa kunsido kaj tuj poste malsaniĝis. La verkisto, kiu kun okcent aŭtoritaj libroj estas konsiderata la plej fekunda en la mondo, estis enhospitaligita per ambulanco. Nun li kuŝas en profunda anestezio kaj la kuracistoj luktas por lia vivo.
Hodiaŭ forpasis Licia Rognini, vidvino de nia honora civitano Giuseppe Pinelli. Ŝi atingis la naŭdeksesan jaron en plena mensa lucido, kiel mi memoras okaze de vizito en ŝia hejmo antaŭ preskaŭ du jaroj.
La delegacio de Kultura Centro Esperantista, konsistanta el sen. Lorena Bellotti kaj c-ano Alessio Giordano, ĵus revenis el Istanbulo, kie ili reprezentis nian lingvon ĉe diversaj laborgrupoj dum la internacia konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Ili estis la solaj por esperanto kaj ankaŭ el Svislando, kvankam alia instituto nun aliĝas el Grizono (por la romanĉa lingvo).
Ges-roj Zdravka kaj Normand Fleury el Kanado agrable gastis ĉe la hieraŭa Verda Ĵaŭdo, tradicie duonmonata renkonto en la naturamika Esperanto-Domo, fakte la sola esperantlingva kunveneto regule okazanta en Malago.
Por kiu voĉdonis la usona esperanto-komunumo okaze de la ĵusaj prezidentaj elektoj? Se konsideri ĝian demografion, kun radikoj en la du oceanbordoj kaj urboj kiel Ĉikago, probable la esperantistaro balotis precipe por la demokrata kandidatino. Simila signalo venis de la Usona PEN kaj de la usona sekcio de la naturamikoj.
La Konsulo kaj la Vickonsulo de la Esperanta Civito elkore salutas c-inon Meta Auld, sincere gratulante pri ŝia atingo de la naŭdekoka jaro en plena mensa lucido, kaj memorante kun admiro ŝian edzon, la grandan poeton kaj didaktikan majstron c-anon William Auld, kiu hodiaŭ estus centjara.
“La malnova Esperantio evoluas pli kaj pli for de la finvenka mito, sed pro sia strukturo kaj jura koncepto ĝi restas asimptota al la Esperanta Civito. Dum la venontaj jaroj la malperfekta paraleleco ŝajnos konverĝi, sed la du linioj jam ne situas sur la sama tavolo, des pli ke unu alvalas kaj la alia grimpas.
Danke al c-ano Rubèn Fernández, valora intelektulo kaj profesia arkivisto (konata pro magistra disertacio pri CDELI), ankaŭ la perspektivoj de bibliotekoj kaj arkivoj eniris la debaton dum la simpozio de Kultura Centro Esperantista, 1-3 novembro 2024.