Ĉu fendo en la sama tendo? Mesaĝo de TEJO al UEA

HeKo 882 7-A, 12 aŭg 25

Kelkaj UEA-komitatanoj rimarkis, ke malmultaj reprezentantoj de TEJO partoprenis en UK 2025. Esceptokaze, ni estis reprezentitaj nur de nia volontulo Giovanni De Lucia kaj ne de Estrarano de TEJO.

Ni ŝatus citi kelkajn kialojn por tiu escepta okazaĵo. Kompreneble, tio ne venas por pravigi la agadon, sed klarigi kial ĝi okazis:

  1. La kongreso de TEJO ĉi-jare okazas en Indonezio, kaj tio signifas ke la loĝistiko estas iom pli komplika ol por kongreso okazanta en Eŭropo. Tial, kelkaj el niaj stabanoj iris pli frue al Azio kaj helpis pri la organizado de la kongreso. 

  2. Ankaŭ pro la fakto ke la kongreso okazas en Azio, la buĝeto de TEJO por vojaĝoj de stabanoj al eventoj estis preskaŭ komplete uzita por ĝi.

  3. Estis kelkaj ŝanĝoj en la konsisto de la Estraro de TEJO, kiuj igis la planadon de agadoj pli defia. Interalie, la eksigo de la prezidanto de TEJO en februaro, kiu ankaŭ respondecis pri rilatoj kun UEA.

  4. Estrarano, kiu dekomence planis partopreni en UK, ne ricevis vizon.

Ni ankaŭ ŝatus diri, ke tiu ĉi jaro estis escepto kaj ke por TEJO estas tre valora la rilato kun UEA kaj kun patronoj. Venontjare, ni antaŭvidas ke la kondiĉoj estos pli bonaj kaj ni povos plani pli bone la sendadon de niaj reprezentantoj por la Universala Kongreso en Graco. 

Ni ankaŭ dankas UEA-n kaj niajn patronojn, kiuj ebligas nian agadon. Inkluzive, ni ŝatus preni la oportunon por speciale danki ĉiujn, kiuj donacis al nia fonduso “Partoprenu IJK-n”, kovrante la partoprenkostojn de 18 junuloj por IJK en Indonezio.

(la estraro de TEJO)

Komentoj

c-ano Giorgio Silfer

12a Aŭg 2025 Mar - 07h54

Studento gajninta stipendion de la itala Premio Marelli (por partopreni en morava UK aŭ indonezia IJK) memkompreneble elektus senpagan flugon al Ĝakarto, kien verŝajne li neniam havus la ŝancon veturi proprakoste. Fakte ne la modesta programo, sed la kongreslando altiras al UK. Multaj afrikaj gejunuloj iris al Aruŝo simple ĉar oni komplete subvenciis ilin (oficiale deklarita kosto por UEA: proksimume okdek mil eŭroj).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.