Karnavalo kun Viktor'

HeKo 424 1-A, 15 feb 10

En multaj landoj ni estas en plena karnavala semajno. Taŭga momento por proponi “Versaĵon pri Esperanta civitaneco”, kiu povus aparteni al Vladimir Majakovskij, se li vivus nun, verkus en esperanto kaj estus raŭmisto.

Oracio por Umberto Broccatelli (1931[1947]2010]

HeKo 423 8-B, 12 feb 10

Itala Interlingvistika Centro kondolencas pro la hieraŭa forpaso de d-ro Umberto Broccatelli, 79-jara, aŭtoro interalie de esperanto-lernolibro financita de “Heroldo de Esperanto” kaj eldonrajte deponita ĉe IIC. Honore al Umberto Broccatelli ni aperigas oracion de c-ano prof. d-ro Carlo Minnaja, kiu interalie estas membro de la scienca komitato de IIC.

* * *

Lude kaj samideane

HeKo 422 9-A, 9 feb 10

La Svisa Muzeo de Ludoj en La Tour-de-Peilz (apud Laŭzano) aldonis esperanton al la ses jam elekteblaj lingvoj por vizitoj kaj laborgrupoj. Ĝia kunlaboranto d-ro Francesco Reale pretas gvidi esperantlingve tra la mezepoka kastelo kie situas la muzeo, inkluzive de fakaj laborgrupoj, por lerni specifajn ludojn: afrikajn, ĉinajn, romiajn, faraonajn ktp.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.