Forpasis civitano Raymond Boré

HeKo 422 6-C, 7 jan 10

Civitano Raymond Boré mortis hieraŭ en Ĉamberio, ĉefurbo de Savojo (Franca Respubliko), kie la pasintan 19an de oktobro li atingis la okdekkvaran jaron, festate de siaj tri gefiloj. Dumviva abonanto de “Heroldo de Esperanto”, li estis unu el la unuaj kiuj petis la esperantan civitanecon.

Hajkoj esperante kaj bulgare

HeKo 421 8-B, 4 feb 10

Unu el la plej legataj periodaĵoj en Bulgario (kun pli ol centmil ekzempleroj), “Vestnik za ĵenata” (Gazeto por virinoj) publikigis en sia ĉi-semajna numero faskon da hajkoj el la plumo desen. Ivaniĉka Maĝarova.

Ŝia libro en la bulgara kaj esperanto baldaŭ surmerkatiĝos. Kelkajn hajkojn de Maĝarova premiere aperigis la revuo “Literatura Foiro” en la pasinta decembra numero 242.

Ĉu ribelo aŭ revolucio en Afriko?

HeKo 421 7-B, 3 feb 10

Ĉu ĝi estas ribelo? demandis Ludoviko XVI tuj post la falo de Bastilo. Ne, Via Reĝa Moŝto: ĝi estas revolucio! oni respondis al li. Tiun epizodon ni memoras, legante la mesaĝojn kiuj, de Kongolando al Eburio, de Niĝerio al Burundio, de Togolando al Kamerunio, pli kaj pli laŭte petas, ke Renato Corsetti abdiku je sia rolo super la afrika Esperantio.

Greziljono: ĉu strebe aŭ konvulsie?

HeKo 421 5-A, 1 feb 10

La kooperativo posedanta Greziljonon perdis la juran statuson, deficitas ĉiujare plian dekmilon da eŭroj, devus trovi almenaŭ cent mil eŭrojn por necesaj renovigoj (tegmento, hejta sistemo, lifto por la supra etaĝo, refarbado ktp). Tamen ĝia Asembleo volas insisti laŭ la nuna vojo, utiligante la kastelon nur kelkajn semajnojn jare.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.